Oradea

urbo en Transilvanio en Rumanio
(Alidirektita el Nadjvarado)

Oradea [oradja] (hungare Nagyvárad [nagjvarad]; germane Großwardein) estas urbo en la okcidenta Rumanio. Ĉefa urbo de la regiono Bihor kaj la ĉefurbo de la distrikto (județ) Bihor. Oradea situas ĉe la rivero Crișu Repede (hungare: Körös [Kereŝ]), 592 km nord-okcidente de București.

Oradea
germane: Großwardein, hungare: Nagyvárad, ĉeĥe: Velký Varadín
urbo
Oradea City Hall.jpg
Urbodomo en Oradea
ROU BH Oradea Flag.gif
Flago
ROU BH Oradea CoA2.png
Blazono
Oficiala nomo: Oradea
Ŝtato Rumanio Rumanio
Regiono Bihor
Distrikto Bihor
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Transilvanio
Parto(j)
Rivero Crişul Repede
Situo Oradea
 - koordinatoj 47° 03′ 05″ N 21° 56′ 25″ O / 47.05139 °N, 21.94028 °O / 47.05139; 21.94028 (mapo)
Plej alta punkto 249
Plej malalta punkto 102
Areo 115,56 km² (11 556 ha)
 - de metropolo 791,91 km² (79 191 ha)
Loĝantaro 206 614
 - de metropolo 249 746
Denseco 1 787,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 41 0xxx
Telefona antaŭkodo (+40) 0259
Aŭtokodoj BH
Situo de Oradea enkadre de Rumanio
ButtonRed.svg
Situo de Oradea enkadre de Rumanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Oradea
Retpaĝo: www.oradea.ro
Ekzemplo de preĝejo
Moderna loĝkvartalo

HistorioRedakti

En 1992 222 741 (rumanoj, 33 % hungarlingvaj). Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Post 1945 oni alligis al ĝi Seleuș (Cartierul Nuferilor); Episcopia Bihorului. La episkopa palaco havis du pentritajn lignajn baldakenojn verŝajne el frurenesanco, sed ili pereis.

Iamaj instituciojRedakti

LoĝantaroRedakti

En 1910, estis 64 169 anoj (91 % hungaroj, 6 % rumanoj, 3 % germanoj, slovakoj, poloj).

1910: 69 000 (el kiuj rumanoj : 5,6 %, hungaroj : 91,10 %; judoj: 26 %)
1920: 72 000 (R: 5 %, H: 92 %)
1930: 90 000 (R: 25 %, H: 67 %)
1966: 122 634 (R: 46 %, H: 52 %)
1977: 170 531 (R: 53 %, H: 45 %)
1992: 222 741 (R: 64 %, H: 34 %)
En 2002, la detala enhavo estas
Rumanoj: 145 295 (70,4 %)
Hungaroj: 56 830 (27,5 %)
Ciganoj: 2 466 (1,2 %)
Germanoj: 566 (0,4 %)
Slovakoj: 477 (0,3 %)
Judoj: 172 (0,1 %)

VidindaĵojRedakti

La urbocentro prezentas multajn konstruaĵojn konstruitajn ĉirkaŭ 1900 en la tiam furora "Jugendstil" (angla "Modern Style", france "Art Nouveau") kun ornamformoj inspiritaj de kreskaĵoj. Preĝejoj por diversaj kristanaj eklezioj (katolikismo, ortodoksismo, uniataj ortodoksaj eklezioj) – inter ili katolika Baziliko – estas multaj kaj belaj; ankaŭ kvar sinagogoj estas, sed da judoj ne plu estas en la urbo pro la 20-a-jarcenta historio. La eksa palaco de la katolika episkopo iĝis vasta muzeo. Aliaj vidindaĵoj: eksa ĉeffortikaĵo, vasta urbodomo (19-a jarcento).

Esperanto en OradeaRedakti

Post la falo de la komunisma reĝimo, Esperanto-klubo estis tuj refondita en januaro 1990. En julio 2003 en la urbo okazis Internacia kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).

En majo 2010 la loka E-klubo festis sian centjariĝon.

Romanoj kaj memuarojRedakti

  • Nagy Endre: Egy város regénye. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Hegedüs Géza: Körösparti metropolis. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Nadányi Zoltán: Szeress jobban. Palatinus Kiadó, 1999.
  • Tabéry Géza: A halott liliom. Palatinus Kiadó, 2000.
  • Dutka Ákos: A Holnap városa. Palatinus Kiadó, 2000.
  • Emőd Tamás: Egy másik csillagon. Palatinus Kiadó, 2000.

Konataj lokanojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de renomaj personoj de Oradea.

Eksteraj ligilojRedakti