MgSO4 · KCl · 3H2O, germane Kainit, estas minerala salo kiu konsistas el kalioklorido kaj magneziosulfato kaj akvo kaj estas uzata kiel sterkaĵo. Ĉi tiu mineralo estas obtuza kaj mola, estas kolorigita ekde blanka tra flava al ruĝa. Ĝi estis trovita en la salminejoj en Stassfurt en Saksio en Germanio. Ĝi estas natura salo okazanta en neregulaj grajnecaj masoj, kaj estas utiligita kiel fonto de kalia kaj magnezia kombinaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti