Kaisa (latine: Caïssa) estas anakronie unu el la Driadoj (arbara nimfo) honorata el la Renesanco kiel la ŝaka diino.

Kaisa
Driadoj
Kreita de Marco Girolamo Vida
Verko The Game of Chess
Informoj
Sekso ina
vdr

La origino de la mito estas en kanto nomita Caisa, komponita en 1763 en la latina. La kanto estis verkita de William Jones.

En la kanto Kaisa komence malakceptas la amindumadon de la greka dio de milito Areso. La rifuzita dio petas la helpon de la dio de sporto, kiu inventas la ŝakludon kiel donacon al Areso por ke li akiru la gracon de Kaisa.

Kaisa estas ofte menciita en ŝakaj analizoj. Garri Kasparov mencias ŝin multajn fojojn, precipe en la kunteksto de bonŝanco, ekz. kiel anstataŭanto de la vortoj "bonŝanco ludis por mi" li skribas "kaisa estis kun mi", precipe en obskuraj pozicioj aŭ kiam li oferis materialon.

La unua programaro gajnanta la Mondan Ŝakkonkurson de 1974 nomiĝis Kaisa.

Eksteraj ligoj redakti