Kaiserpfalz (Kaiserslautern)
La Kaiserpfalz, ankaŭ nomata Barbarossaburg, estas defenda kaj administrada instalaĵo konstruita de imperiestro Friedrich Barbarossa en la 12a jarcento. La nomo Kaiserpfalz eble tradukeblas per imperiestra kastelo. Ĝi situas en Kaiserslautern, hodiaŭ germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La konstruaĵo estas nuntempe ruino.