Nacia Parko Kakaduo

(Alidirektita el Kakadu Nacia Parko)

Nacia parko Kakaduo (angle Kakadu National Park) troviĝas en Supra Pinto de Norda Teritorio en Aŭstralio, proksime 171 km sudoriente de urbo Darvino. Ĝi estis proklamita en la jaro 1981 kaj la saman jaron dum la 5-a kunsido ankaŭ enskribita en liston de Monda heredaĵo de Unesko.

Nacia parko Kakaduo
angle: Kakadu National Park
nacia parko
Nacia parko Kakaduo
Oficiala nomo: Kakadu National Park
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Norda Teritorio
Partoj Roko Nourlangie, Ubirr
Rivero Aligatora rivero
Situo Nacia parko Kakaduo
 - koordinatoj 13° 02′ 11″ S 132° 26′ 23″ O / 13.03639 °S, 132.43972 °O / -13.03639; 132.43972 (mapo)
Longo 200 km (124 mi)
Larĝo 100 km (62 mi)
Areo 19,804 km² (1 980,4 ha)
Establita 5-a de aprilo 1979
Por publiko jes
Vizito 250 000 (2002)
Plej facila aliro Jabiruo
Horzono UTC (UTC+9:30)
 - somera tempo UTC (UTC+10:30)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Nacia parko Kakaduo
Tipo de heredaĵo miksita heredaĵo
Jaro 1981 (#5)
Numero 147
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj i, vi, vii, ix, x
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Kakadu National Park
Retpaĝo: www.environment.gov.au/parks/kakadu/
Portalo pri Aŭstralio

La Nacia parko Kakaduo kovras areon granda 1 980 400 ha, en la plej longa sektoro de nordo al sudo ĝi mezuras preskaŭ 200 km kaj de oriento al okcidento pli ol 100 km, kio estas teritorio same granda kiel Israelo aŭ unu triono de Tasmanio.

La parko estas signifa tuj el kelkaj motivoj. Ĝi estas nekutime riĉa ofte ankaŭ rilate al endanĝerigitaj animalaj kaj plantaj specioj, ĝis nun estis sur ties teritorio registritaj pli ol 280 birdaj, 60 mamulaj, 50 nesalakvaj, 10 000 insektaj kaj 1600 plantaj specioj. La teritorio estas ankaŭ signifa rilate al arkeologia flanko, fare de homo ĝi estas seninterrompe loĝigata minimume 40 000 jaroj. Ĉi tie troviĝas ankaŭ urania minejo, kiu apartenas al la plej produkta en la mondo.

La parko ricevis sian nomon laŭ malĝusta prononco de vorto Gagudju, kiu devenas el hodiaŭ jam neuzata lingvo de lokaj indiĝenaj loĝantoj vivantaj en ties norda parto.

Fotografioj redakti

Vidu ankaŭ redakti