La Kakomistlo (Bassariscus sumichrasti) estas noktulo, arboloĝanta kaj ĉiomanĝanta membro de la karnovoruloj en la familio de Procionedoj. Ties preferataj habitatoj estas humidaj, tropikaj, ĉiamverdaj arbaroj kaj montararbaroj, kvankam laŭsezone ili havas teritoriojn en pli sekaj deciduaj arbaroj.

Kakomistlo
Teritorio

Nenie en ties teritorio (el suda Meksiko al okcidenta Panamo) estas B. sumichrasti komuna. Ĉefe en Kostariko, kie ĝi loĝas nur en tre malgranda areo. Ĝi estas tute dependa el arbara habitato, kaj pro tio ĝi ege suferas pro senarbarigo.

La termino Kakomistlo devenas el Naŭatla lingvo (tlahcomiztli) kaj signifas "duonkato" aŭ "duonmontaleono"[1]; la termino foje uzatas por la Ringovosta basarisko, Bassariscus astutus, simila specio samgenra kiu loĝas en arida norda Meksikio kaj Sudokcidenta Usono.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti