Kalifornia marfluo

(Alidirektita el Kalifornia Marfluo)

La Kalifornia Marfluo estas marfluo en la Pacifika Oceano kiu moviĝas suden laŭlonge de la okcidenta marbordo de Nordameriko, eke ĉe sudo de Brita Kolumbio, kaj fine ĉe suda Baja California. Estas kvin ĉefaj marbordaj marfluoj asociaj kun zonoj de suprenfluo. Tiuj estas la Kalifornia Marfluo (situanta ĉe la marbordo de Oregono kaj Kalifornio), la Humboldta Marfluo (situanta ĉe la marbordo de Ĉilio kaj Peruo), la Kanaria Marfluo (situanta ĉe la marbordo de nordokcidenta Afriko), la Bengela Marfluo (situanta ĉe la marbordo de sudokcidenta Afriko), kaj la Somalia Marfluo (situanta ĉe la marbordo de okcidenta Hinda Oceano) (Mann kaj Lazier, 2006). La kvin ĉefaj mabordaj marfluoj estas partoj de la tutmonda turnosistemo kaj tiele, tiuj marfluoj estas direktitaj de la ventoj kaj retenitaj de la terareoj. Ĉiuj el la ĉefaj oceanaj basenoj havas kaj okcidentan marfluan limon kaj orientan marfluan limon. La okcidentaj marfluaj limoj tendencas esti profundaj kaj rpaidaj kaj la orientaj marfluaj limoj estas ĉefe neprofundaj, larĝaj kaj malplidifinaj (Mann kaj Lazier, 2006).

La oceanaj marfluoj.

La Kalifornia Marfluo estas orienta marflua limo kaj estas parto de la Nordpacifika Marfluturno, nome granda kirlofluo kiu okupas la nordan basenon de Pacifiko. La movo de nordaj akvoj suden faras, ke la marbordaj akvoj iĝu pli malvarmaj ol la marbordaj areoj de komparebla latitudo en la orienta marbordo de Usono. Aldone etenda suprenfluo de pli malvarmaj akvoj sub-surfacaj okazas, kaŭzata de la hegemoniaj nordorientaj ventoj agante laŭ la Efiko Ekman. La vento portas surfacan akvon dekstre de la ventofluo, kiu estas ĉeborde, kiu prenas akvon el sube por anstataŭi ĝin. La suprenfluo plie malvarmigas la jam malvarman Kalifornian Marfluon. Tio estas la mekanismo kiu produktas la kalifornian karakteran marbordan nebulon kaj la negativan temperaturon nenormale mezurata en kaliforniaj marbordaj akvoj dum somero (Mann kaj Lazier, 2006). Tio rezultas en malvarmaj marbordaj akvoj dum somero, etende el Oregono al Baja California. Notu ke tio ne inkludas la marbordajn akvon ĉirkaŭ San Diego. Estas varma fluo nenormale ĉe San Diego (Mann kaj Lazier, 2006).

La malvarma akvo estas tre produktiva pro la suprenfluo, kiu alportas al la surfaco nutro-riĉajn sedimentojn, eltenantajn grandajn populaciojn de balenoj, marbirdoj kaj gravajn fiŝkaptejojn.

Referencoj redakti

  • Carina Stanton. Warmer oceans may be killing West Coast marine life. Seattle Times. 13a Julio 2005. Konsultita la 22an de Marto 2008.
  • Mann, K.H., Lazier, J.R.N. 2006. Dynamics of Marine Ecosystems: Biological-Physical Interactions in the Oceans. Third Edition. Blackwell Publishing. pp. 166–167, 194-204.
  • Schwing, M.R., Mendelssohn, R., Bograd, S.J. 2003. El Nino Impacts of the California Current Ecosystem. Report produced by NOAA Fisheries, Southwest Fisheries Science Center. 1-8.