Kalvinana preĝejo (Isaszeg)
La Kalvinana preĝejo (konata ankaŭ Memorkirko de liberec-streboj) estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Isaszeg.
Kalvinana preĝejo de Isaszeg | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Isaszeg
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Isaszeg |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1948–1949 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ĝis la 20-a jarcento loĝantoj de Isaszeg estis katolika. En la fruaj 1900-aj jaroj alvenis ankaŭ enmigrantoj, inter ili kalvinanoj. Ili eklezie apartenis al Pécel kaj ekde 1905 diservoj okazis en la loka lernejo. La kalvinana grupo formis filion en 1914. Estis heredita familia domo en la 1930-aj jaroj, ĝi estis transformita al preĝdomo. En 1948 la filia statuso ŝanĝiĝis al misio (komprenu: sendependa paroĥo tamen finance apogita) kaj samtempe oni konstruis la nun videblan kirkon. Ĝi estis konsekrita en 1949. La misia statuso ŝanĝiĝis al paroĥo en 1995.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas en korto. La fasado ne estas simetria, ĉar ĉe la maldekstra angulo la kvadrata turo malreliefas. La turpinto estas piramida. En la fasado la enirejo iomete reliefas, pli supre malgranda rondfenestro estas videbla. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.