Komacuno
(Alidirektita el Kamacuno)
Komacuno (japana (小松菜) aŭ sinapa spinaco (Brassica rapa var. perviridis) estas folilegomo kiu estas parenca al la rapo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() sinapa spinaco
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Brassica rapa var. perviridis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Komacuno estas kultivata en Japanujo kaj Tajvano komerce. La finkreskinta planto havas malhelverdajn foliojn kaj mallarĝajn helverdajn tigojn. La planto fariĝas ĉ. 30 cm alta kaj 18 cm larĝa. La planto estas precipe kultivata en printempo kaj aŭtuno, ĉar ĝi ne toleras ekstremajn varmon kaj malvarmon.
Uzado
redaktiLa planto estas konsumata kuirita aŭ freŝe kiel salato. Ĝi estas riĉa je kalcio.[1]
Referencoj
redakti- ↑ (mortinta ligilo) Komatsuna: Commercial Production. Queensland Government, Department of Primary Industries and Fisheries, 2013-05-18 Arkivigite je 2009-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Kitazawa Seed Co. Leafy Vegetables – Komatsuna Arkivigite je 2016-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Details on Komatsuna