Kamaiya kaj Kamlari (nomata ankaŭ Kamalari) estis du tradiciaj sistemoj de kvazaŭsklaviga laboro praktikita en la okcidento de Terajo, Nepalo.[1] Ambaŭ estis abolitaj post protestoj, en 2000 kaj 2006 respektive.[2]

La sistemo Kamaiya tuŝis virojn dum Kamlari virinojn.

Tradicie, homoj sen tero aŭ laboro povis ekhavi pruntojn el terposedantoj kio ebligis al ili havi minimumajn vivkondiĉojn. Interŝanĝe, ili devis loĝi kaj labori en la bieno de la terposedanto kiel preskaŭ sklavoj. Enormaj ŝuldoj estis truditaj, kaj kompletaj familioj estis devigitaj al sklaveca laboro dum jaroj kaj eĉ dum generacioj, ligitaj pro la ŝuldo kaj pro la neegalecaj sociaj rilatoj kiuj devigis ilin vendi la laboron kontraŭ la trudita ŝuldo.[3]

Notoj redakti

  1. Fujikura, T. (2001). "Emancipation of Kamaiyas: Development, Social Movement, and Youth Activism in Post-Jana Andolan Nepal". Himalaya, the Journal of the Association for Nepal and Himalayan Studies. 21 (1): 29–35. Alirita la 29an de Novembro 2018.
  2. Pyakuryal, K.N. (2011). "Emerging from Landlessness, Poverty, and Food Insecurity Circles in Nepal: The Legislative Approach" (PDF). Arkivigite je 2018-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Nepalese Journal of Agricultural Economics 1 (1): 26−36. Alirita la 29an de novembro 2018.
  3. World Organization Against Torture (Monda Organizaĵo Kontraŭ Torturo, 2006). "The Kamaiya System of Bonded Labour in Nepal" (PDF). A study prepared by the World Organization Against Torture for the International Conference Poverty, Inequality and Violence: is there a human rights response? (La Kamaiya-sistemo de kunliga Llaboro en Nepalo (PDF). Studo preparita de la por la Internacia Konferenco pri Malriĉeco, Malegaleco kaj Perforto: ĉu ekzistas respondo pri homaj rajtoj?) Ĝenevo, 4–6 oktobro 2005. Alirita la 29an de novembro 2018.

Bibliografio redakti