Kamboĝa Esperanto-Asocio
Kamboĝa Esperanto-Asocio - kmere សមាគម អេស្ពែរង់តូ កម្ពុជា។, proksimuma prononco [sagmaKOM esp°ReNTO kampuĈIa] - estas membro de la Azia Komisiono de UEA (KAEM), kiu estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Azio.
Kamboĝa Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
សមាគម អេស្ពែរង់តូ កម្ពុជា។ | ||
![]() | ||
esperanto-organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1993 | |
Lando(j) | ![]() | |
Chhim Sokha - jen la angla latinliterigo, kmere ឈឹម សុខា, prononco [Ĉhum Sokhe], la du literoj "kh" ne reprezentas la sonon "ĥ" - fondis la asocion en 1993, dum li tiam estis lernejo-direktoro. Chhim Sokha lernis Esperanton en Ho-Ĉi-Min-urbo dum la 1980-aj jaroj kaj komencis instrui la lingvon en Kamboĝo dum la 1990-a jaro al ĉirkaŭ milo da homoj. En 1996 li proponis la lingvon dum senpagaj kursoj al Pnompenanoj, kiuj ne ĉiuj komprenas la celon de Esperanto en mondo kie la lingvoj angla kaj franca estas pli kutime lernataj kaj uzataj.
Fonto
redakti- 1993-06-18, Chris Burslem: «Esperanto comes to Cambodia», en retejo de la gazeto The Phnom Penh Post (angle)
- 1996-09-06, Moeun Chhean Nariddh: «Esperanto - just the thing for secret lovers», en sama retejo de la gazeto The Phnom Penh Post (angle)