Kamboĝa Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Kamboĝo

La Kamboĝa Ruĝa Kruco - kmere កាកបាទក្រហមកម្ពុជា, Kakkrobat Krahom - estas la plej larĝa societo de humanitara helpo en Kamboĝo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Pnompeno, kaj kiel prezidanto ekde 1998 funkcias Bun Rany (ប៊ុន រ៉ានី), flegistino, humanitara laboristino kaj edzino de la ĉefministro Hun Sen.

Kamboĝa Ruĝa Kruco
កាកបាទក្រហមកម្ពុជា
Emblemo de Kamboĝa Ruĝa Kruco
Lando  Kamboĝo
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 18-a de februaro 1955
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Pnompeno
Interretejo http://www.redcross.org.kh/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti