Solifugae laŭ latina scienca nomo, solifugoj kiel adapto aŭ kamelaraneoj laŭ popolaj nomigo estas ordo de Araknedoj, konata ankaŭ kiel ventoskorpiojsunaraneoj, enhavas pli da 1,000 priskribitaj specioj en ĉirkaŭ 153 genroj. Ili povas kreski ĝis longo de 15 cm inklude krurojn, kaj havas korpon enhavanta opisthosoma (ventro) kaj prosoma (kapo) kun rimarkinde grandaj keliceroj, kiuj estas uzataj por stridulado. Plej specioj loĝas en dezertoj kaj manĝas oportunece surgrundajn artropodojn kaj aliajn animaletojn. Nombro de legendoj troigas grandon kaj rapidon de Solifugae, kaj ties eventualan danĝeron por homoj.

Solifugae collage.png
Solifugae collage
Neidentigita solifugo, Arizono