Kampanjo de Cent Floroj

La Kampanjo de Cent Floroj, ankaŭ nomata la Movado de Cent Floroj (ĉine: 百花齐放), la politiko de Duobla Cento (ĉine: 双百方针) estis periodo de 1956 al 1957 en la Popola Respubliko Ĉinio, dum kiu la Ĉina Komunista Partio gvidita de Mao Zedong proponis "lasi cent florojn prosperi en la sociaj sciencoj kaj artoj kaj lasi cent vidpunktojn esti esprimataj en la kampo de scienco. Ĝi estas kampanjo, kiu permesis al civitanoj proponi kritikojn kaj konsilojn al la registaro kaj la Partio. La kampanjo reprezentis periodon de malstreĉita ideologia kaj kultura regado.

La movado parte celis trakti la streĉitajn rilatojn inter la Partio kaj la intelektuloj. Alia grava afero, kiu kondukis al la Movado de Cent Floroj, estas la opinio de Mao, ke la regado de la Partio super la intelektuloj sufokas utilajn novajn ideojn. Sub la kuraĝigo de la movado, kritikoj de intelektuloj rapide fariĝis neregeblaj kaj prezentis minacojn al la komunista reĝimo. Tamen Mao samtempe maltrankviliĝis pri novaj elitoj, kiuj povus minaci lian povon. Sekve la movado transformiĝis en la Kontraŭ-Dekstrulan Kampanjon kontraŭ tiuj, kiuj kritikis la reĝimon kaj ĝian ideologion. Civitanoj estis arestitaj, publike kritikataj, kaj kondamnitaj al prizonaj kampoj por reedukado per laboro, aŭ eĉ ekzekutitaj. La ideologia subpremado refoje certigis la ortodoksecon de Maoismo en la publikaj esprimoj.