Kampanjo de Nov-Gvineo

La Kampanjo de Nov-Gvineo de la Pacifika Milito daŭris el Januaro 1942 ĝis la fino de la milito en Aŭgusto 1945. Dum la dekomenca fazo komence de 1942, la Imperio de Japanio invadis la aŭstrali-administraciitajn teritoriojn de la Teritorio de Nov-Gvineo (23a de Januaro) kaj de Papuo (8a de Marto) kaj superregis okcidentan Nov-Gvineon (dekomence 29a/30a de Marto), kio iam estis parto de Nederlanda Hindio. Dum la dua fazo, daŭre el la fino de 1942 ĝis la kapitulaco de Japanio, la Aliancanoj — konsistantaj ĉefe el fortoj de Aŭstralio kaj de Usono — forigis la japanojn unue el Papuo, poste el la Teritorio (Mandate) kaj fine el la nederlanda kolonio.

Aŭstraliaj fortoj atakas japanajn poziciojn ĉe Buna.

La kampanjo rezultis en akra malvenko kaj tre fortaj perdoj por la Japana Imperio. Kiel en plej kampanjoj de la Pacifika Milio, malsanoj kaj malsatego perdigis pli da japanaj vivoj ol la militagado de malamikoj. Plej el la japanaj trupoj nenian eĉ kontaktiĝis kun aliancanaj fortoj, kaj anstataŭe simple estis izoligitaj kaj subpremitaj al efektiva blokado fare de la Usona Ŝiparmeo. La soldataroj estis efektive sieĝataj kaj ricevis nek manĝon nek kuracilojn, kaj rezulte, kelkaj kalkulas, ke 97% el la japanaj mortoj en tiu kampanjo estis okazigitaj de nebatalaj kaŭzoj.[1]

Laŭ John Laffin, la kampanjo "estis eble la plej arda batalo luktita de ajnaj aliancanaj trupoj dum la Dua Mondmilito".[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Stevens, The Naval Campaigns for New Guinea paragraph 30 Alirita la 6an de Decembro 2018.
  2. Laffin, John (1986). Brassey's Battles: 3,500 Years of Conflict, Campaigns and Wars from A-Z. London: Brassey's Defence Publishers. ISBN 0080311857., p. 303