Kampenwand (pron.: Kampenvand) estas monta pinto kun alteco 1669 m en la Alpoj de Chiemgau en suda Bavario, Germanio. Ilia kruco sur la pinto estas la plej alta en Alpoj de Bavario.

Kampenwand
monto
supermara alteco

1 669 m

Geografia situo 47° 45′ N, 12° 22′ O (mapo)47.75611111111112.366666666667Koordinatoj: 47° 45′ N, 12° 22′ O (mapo) f4
Kampenwand (Bavario)
Kampenwand (Bavario)
DEC
Kampenwand
Kampenwand
Situo de Kampenwand
Map
Kampenwand
vdr

Vintre estas ĉi tie eta regiono por skiantoj, somere preferata de pendoglisilistoj, alpistoj, vojaĝantoj, biciklistoj. Precipe la suda flanko proponas vojplanoj de ĉiuj gradoj de (mal)facileco.

Deveno de la nomo redakti

La nomo (germane Wand = muro) devenas de ĝia aspekto: la belega longa zigzaga roka bordero de la pinto similas al kresto de koko. Danke al ĝia profilo kaj alteco Kampenwand estas malproksime videbla kaj rekonebla.

Situo kaj ĉirkaŭaĵo redakti

La 1669 m alta ĉefa pinto de Kampenwand situas proksime de vilaĝoj Aschau (pron.: Aŝau) kaj Bernau am Chiemsee, sude de urbeto Prien am Chiemsee (pron.: Prin am Kimzee). Al 5950 m suden limas la 1813 m alta monto Geigelstein.

Pintoj redakti

 
La 1351 m alta monto Gedererwand en aprilo
  • Kampenwand ĉefa pinto 1669 m
  • Kampenwand orienta pinto 1664 m kun la 12 m alta pinta kruco
  • Hochplatte ca. 1580 m
  • Scheibenwand 1598 m
  • Sulten 1486 m
  • Gedererwand 1351 m
  • Haindorfer Berg 1122m
  • Adersberg 991 m

Kablotramo redakti

 
Aspekto sur Kampenwand el Schleching

El Aschau portas supren la Kablotramo konstruita en 1957. La vala stacio situas 620 m alte kaj la monta stacio 1470 m alte. La veturo en gondoloj por 4 personoj daŭras proksime 14 minutoj.

La Kablotramo de Kampenwand estas duŝnurega kun 6 apogiloj kaj havas longecon 2480 m. La diferenco de alteco inter du stacioj estas 841 m. La transmisiilo situas en la vala stacio. La Kablotramo povas veturigi ĝis 300 personoj ĉiuhore.

Ĉirkaŭ la monta stacio troviĝas multenombraj montaj paŝtejoj kun ebleco de gastiĝo.

La monta kruco redakti

 
Monta kruco

La monta kruco troviĝas sur orienta pinto, starigita en 1950 por memoro de viktimoj de ambaŭ mondmilitoj. La antaŭan krucon starigitan en 1923 detruis fulmo antaŭ kelkaj jaroj. La 12 m alta kruco estas la plej alta monta kruco en bavariaj Alpoj.

Geologio redakti

La monto, kiel preskaŭ tutaj ĉirkaŭaj Alpoj, konsistas el kalkŝtono. La tavoloj de pli solida ŝtono estas proksime vertikalaj. La fanditaj ŝtonoj, kiuj iam solidiĝis horizontale dum jarmilionoj turniĝis proksime sub angulo rekta pro tektoniko. Proksime de ĉefa montospino troviĝas kelkaj paralelaj malpli altaj montospinoj. Tial la regiono estas paradizo por geologoj. Ili povas esplori multegajn tavolojn sen fosi profunde.

Ligiloj (ĉiuj en la germana) redakti