La Kanamara Matsuri (かなまら祭り "Festivalo de la Ŝtala Peniso"?)Kanamara Macuri estas ĉiujara ŝintoa fekunda festivalo okazanta en Kaŭasaki, Japanio dum printempo en la Kanayama templo (金山神社). La ekzakta tago varias: la ĉefa festivalfarado okazas la unuan aprilan dimanĉon. La peniso iĝas la ĉefa eventa temo kaj estas representita ĉie ajn — en desegnoj, dolĉaĵoj, tajlitaj legomoj, dekorado kaj en la festivala parado.

Kanamara Matsuri
parado • ĉiujara okazaĵo
Komenco 1977 vd
Geografia situo 35° 32′ 4″ N, 139° 43′ 29″ O (mapo)35.534541666667139.72463055556Koordinatoj: 35° 32′ 4″ N, 139° 43′ 29″ O (mapo)
Lando(j) Japanio vd
Kanamara Matsuri (Japanio)
Kanamara Matsuri (Japanio)
DEC
Kanamara Matsuri
Kanamara Matsuri
Map
Kanamara Matsuri
vdr
Homoj dum la festivalo portantaj grandan penison.

La Kanamara Festivalo okazas ĉirkaŭ loka penis-kultanta templo iam populara inter prostituitinoj kiuj preĝis pro protektado kontraŭ venereaj malsanoj. Laŭ la onidiro, ankaŭ ekzistas dia protektado por negoca prospero, klana prospero, facila naskado, edziĝado kaj geedza harmonio. Ankaŭ ekzistas legendo pri akradenta dajmono kiu kaŝis en la vagino de juna virino kaj kastris du junajn virojn dum siaj edziĝnoktoj. Tial, la juna virino serĉis helpon el forĝisto, kiu kreis ŝtalan penison por rompi la dentojn de la dajmono.

Nuntempe, la festivalo iĝis iom turisma atrakcio kaj estas uzita por gajni monon por HIV-esplorado.

Eksteraj ligiloj redakti