Kanaria hedero, Hedera canariensis, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. Ĝi estas indiĝena en la marbordo de Atlantiko en Kanariaj insuloj kaj Nordafriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria hedero
Junaj folioj, Gomera, Kanariaj insuloj
Junaj folioj, Gomera, Kanariaj insuloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Genro: Hedero Hedera
Specio: Kanaria hedero, Hedera canariensis
Willd.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol la rilataj H. hibernica, kaj H. helix. Ĝi estas endemia de la Kanariaj insuloj kie ĝi estas tre ofta ĉefe en laŭrisilvaj arbaroj kie abundas la laŭraco Apollonias barbujana.

Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.

Taksonomio redakti

La tre proksime rilataj specioj Hedera canariensis kaj Hedera hibernica estas ofte traktataj kiel subspecioj de H. helix,[1] [2] kvankam ili diferencas laŭ nombro de kromosomoj, kaj tiele ili ne hibridiĝas facile.[3] H. helix povas esti bone distingata laŭ la formo kaj koloro de siaj foliaj triĥomoj, kutime pli malgrandaj kaj iom pli forte lobhavaj folioj kaj iom malpli forta kreskokapablo, kvankam la identigo estas ofte ne tre facila.[1][4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Flora of NW Europe [jam neekzistanta]
  2. Flora Europaea: Hedera helix [1] Alirita la 15an de Junio 2018.
  3. McAllister, H (1982). "New work on ivies". Int. Dendrol. Soc. Yearbook. 1981: 106–109.
  4. The Holly and the Ivy. Shropshire Botanical Society Newsletter Autumn 2000: paĝo 14