Kanaria palmo

plantospecio

Kanaria palmo, latine Phoenix canariensis, estas specio de florplanto en la biologia familio Arekacoj (palmoj), devenanta de la Kanarioj. Ĝi estas parenco de Phoenix dactylifera, la vera daktila palmo. La arbo estas la natura simbolo de la Kanarioj, kune kun la flaveca birdeto kanario (serinus canaria). Maturaj kanariaj palmoj estas ofte uzataj en pejzaĝa ornamado kaj estas kolektitaj kaj transplantitaj al sia nova plantloko. Kanaria palmo kun trunko 10 metrojn alta havas ĉirkaŭ 60 jarojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria palmo
Kanaria palmo
Kanaria palmo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj (palmoj) Arecaceae
Genro: Fenikaj palmoj Phoenix
Specio: Kanaria palmo Phoenix canariensis
Benjamin Chabaud
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti