La kantono Bexar situas en la subŝtato Teksaso de Usono. Laŭ la censo de 2010 ĝi havis 1 714 773 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo nomiĝas San Antonio.

Bexar (Teksaso)
Mapo
Mapo de Teksaso kun Bexar emfazita
Situo en Teksaso
Situo de Teksaso en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1836
Ŝtato Usono
Subŝtato  Teksaso
Ĉefurbo San Antonio
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
4350 km²
3200 km²
50 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2010:
 - Loĝdenso:

1 714 773
1383 / km²
Horzono: UTC-06:00
Retejo: www.bexar.org
vdr

Geografio redakti

La kantono Bexar situas en sudcentra Teksaso. Ĝi havas "rulantajn montetojn" kaj la Rivero San-Antonio fluas tra ĝi. Laŭ la usona censo, la kantono havas tutan areon de 3 255 km², el kiu 3 229 km² estas tera. La tuta areo estas nur 0,78% akva. La altitudo de la kantono varias inter 180 m kaj 360 m super marnivelo. La flaŭro varias kaj inkludas altaj herboj, kverkojn, juniperojn, kaj prozopojn* (angle: mesquite).

Historio redakti

Dum la antaŭ-eŭropana periodo la regiono de kantono Bexar estis okupata de koahuiltekoj, tonkaŭa-oj, kaj lipanaj apaĉoj. La unuaj eŭropanoj venis al la kantono dum 1691. Dum Majo 1718, Martín de Alarcón fondis la Misiejo San Antonio de Valero kaj Fuorto San-Antonio de Béxar, nomita por Vicreĝo Balthasar Manuel de Zúñiga y Guzmán Sotomayor y Sarmiento, dua filo de la grafo de Bexar. La kantono Bexar estas originala Teksasa kantono kreita dum 1836 de la hispana Municipo Bexar. Poste 128 aliaj kantonoj kreiĝis de la originala teritorio de la kantono Bexar.

Demografio redakti

Laŭ la Usona censo de 2000, estis 1 392 931 homoj, 488 942 domanaroj, kaj 345 681 familioj loĝantaj en la kantono Bexar. La loĝantara denseco estas 431/km². Estas 521 359 loĝejoj kun densceo de 161/km². La rasa konsisto de la kantono estas: 68,86% blanka, 7,18% afrik-usonana, 0,80% indiana, 1,61% azia, 0,10% pacifik-insulana, kaj 17,80% de aliaj rasoj. 54,35% da loĝantoj estas hispanecaj de iu ajn raso.

Estas 488 942 domanaroj, el kiuj: 36,60% havas infanojn sub la aĝo de 18 jaroj loĝantajn en la domo, 50,50% estas geedziĝitaj duopoj, 15,5% havas domaninon senedzan, kaj 29.30% ne estas familioj. 24% da ĉiuj domanaroj konsistas el unuopoj kaj 7,4% konsistas el unuopulo pli aĝa ol 65 jaroj. La averaĝa domanara grandeco estas 2,78 homoj kaj la averaĝa familia grandeco estas 3,33 homoj.

En la kantono, la loĝantaro distribuiĝas kun 28,50% sub la aĝo de 18 jaroj, 10,70% inter 25 kaj 24, 30,60% inter 25 kaj 44, 19,90% inter 45 kaj 64, kaj 10,40% super 65 jara. La mediana aĝo estas estas 32 jaroj. Por ĉiuj 100 virinoj estas 94,70 viroj. Por ĉiuj 100 virinoj 18 jara kaj super, estas 91,2 viroj.

La mediana domanara enspezo estas $33 328; kaj la mediana familia enspezo estas $43 727. Viroj havas medianan enspezon de $30 756 kontraŭ $24 920 por virinoj. La pohoma enspezo por la kantono estas $18 363. 15,90% de la loĝantaro kaj 12,70% de familioj estas malriĉaj. El la tuta malriĉa loĝantaro, 22,40% estas sub la aĝo de 18 jaroj kaj 12,20% estas 65 jara kaj super.


prozopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kantona juĝejo