Kantono Essex (Nov-Ĵerzejo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la Kantono Essex en Nov-Ĵerzejo. Ekzistas pluraj pliaj kantonoj de tiu nomo. Por apartigo vidu la paĝon kantono Essex. |
Kantono Essex estas parto de la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo kaj situas en ties nord-okcidento.
Essex (Nov-Ĵerzejo) | |
Mapo | |
Situo en Nov-Ĵerzejo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 7-a de marto 1683 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Nov-Ĵerzejo |
Ĉefurbo | Newark |
Plej granda urbo | Newark |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
337 km² 326 km² 10 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
793.633 2427 / km² |
Horzono: | Orienta tempo |
Retejo: www.essex-countynj.org | |
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 863 728 personoj sur areo de 336 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 571 loĝantoj/km². La kantono estas la trie plej loĝata kantono en la subŝtato kaj havas la due plej altan loĝdenson. Pli ol triono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo Newark, kiu havas ĉ. 280.000 loĝantojn kaj loĝdenson de 4.400/km².
Kantono Essex estis fondita la 7-an de marto 1683, do konsiderinde pli frue ol Usono. Ĝi tiutempe apartenis al la provinco Nov-Ĵerzejo, angla kolonio.
Konsiderinda parto (2005: 46,2 %) de la loĝantaro estas afrik-devenaj; en la norda parto estas multe da ital-devenuloj. Preskaŭ 10 % (2002: 76.200) estas judoj[1].
Urboj
redakti- West Orange, vivoloko de Thomas Alva Edison.
Referencoj
redakti- ↑ Jewish Population in the United States, 2002, National Jewish Population Survey, legita je 2009-07-24