Kantono Napa

kantono en Kalifornio, Usono

La Kantono Napa (angle Napa County) estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko.Laŭ la stato de la censo 2020 en la kantono vivis 138 019 loĝantoj sur areo de 2 042 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Napa. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Napa" venas el loka indiana lingvo kaj probable tradukatas "domo".

Napa (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Napa emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Napa
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2 042 km²
1 953 km²
89 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

138 019
64 / km²
Horzono: Pacifika tempo
Retejo: www.co.napa.ca.org
vdr
vitejoj en la kantono
pliaj vitejoj kaj vinproduktejo

Pro la mediteranea klimato en la Napa-valo bone kultiveblas vitejoj. La kantono sekve konatas pro elstare kvalita vinproduktado. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Zinfandel.

Pro la pitoreska pejzaĝo, la agrabla klimato kaj la proksimeco al la urbo San-Francisko, la Napa-valo estas preferata loĝregiono. La loĝdenso tamen restas relative malalta, ĉar multaj familioj kiuj jam dum pluraj generacioj loĝas en la kantono skeptike juĝas la ekloĝon de urbanoj, kaj ĉar senteblas sociaj tensioj inter la loĝantoj de luksaj vilaoj borde de la Golfo de San-Francisko en la sudo de la kantono, kaj la malpliriĉaj laboristoj, je granda parto hispanlingvaj, en kaj ĉirkaŭ la kantona ĉefurbo Napa.

En la Napa-valo interalie situas la urboj Americal Canyon, Angwin, Calistoga, Deer Park, St. Helena kaj Yountville.

Vinfarejaj palacoj redakti

En la kantono, aparte en la ĉefurbo Napa, rigardeblas pluraj pompaj vinfarejaj palacoj, aranĝitaj kiel historiecaj kasteloj, vilaoj aŭ temploj.

 
kastelo de vinfarejo Carneros
 
palaco de vinfarejo Darioush

Vidu ankaŭ redakti