Sŭat aŭ ankaŭ angle Swat (paŝtune سوات [ˈswaːt̪]; historie konata kiel Uddjana, laŭvorte ĝardeno);[1] estas rivervalo kaj administracia kantono en la provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. Ĝi estas la supra valo de la rivero Sŭat, kiu elfluas el la montaro Hindukuŝo. La ĉefurbo de Sŭat estas Saidu Ŝarif, sed la ĉefa urbo en la valo Sŭat estas Mingora.[2] Ĝi estis princlando, ŝtato Jusafzai de Sŭat, ĝis 1969, kiam ĝi estis dissolvita[3] kun la ŝtatoj Dir kaj Ĉitral kaj faris parton de Ĥajber-Paŝtulando, tiam konata kiel Nordokcidenta Limprovinco. La valo estis loĝata ĉefe de etnaj Paŝtooj kaj komunumoj Gujjar kaj Kohistani. La lingvoj parolataj en la valo estas paŝtoa, gojria, torvala kaj kohistania.

Alia grava urbego kaj sidejo de distrikto estas Kabal (Pakistano).

Referencoj redakti

  1. Malala Yousafzai 2013.
  2. "Pakistan troops seize radical cleric's base": officials Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine, Agence France Presse article, 28a de Novembro 2007, alirita samtage.
  3. Claus, Peter J.. (2003) South Asian Folklore: An Encyclopedia : Afghanistan, Bangladesh, India, Nepal, Pakistan, Sri Lanka. Taylor & Francis. ISBN 9780415939195.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti