Kapelo Conti (Budapeŝto)

Kapelo de Conti (pli oficiale Kapelo de Helpema Sankta Maria) estas grekokatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya.

Kapelo de
Conti
Kapelo de Conti en Budapeŝto
Kapelo de Conti en Budapeŝto
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Pest (departemento), Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 18-a jarcento epidemio pri ĥolero okazis. La italdevena Antal Lipót CONTI ne malsaniĝis, tial li konstruis votan kapelon inter 1739-1740. Tiu kapelo estis la unua en la tiama kolonio, baldaŭe la kapelo iĝis paroĥo. Ĉirkaŭ la kapelo urbetocentro formiĝis. Post konstruo de Preĝejo de Sankta Ladislao (Kőbánya) oni donis la kapelon al la grekokatolikoj. En 1938 la kapelo renoviĝis, sed dum la 2-a mondmilito ĝi iomete ruiniĝis, denova renovigo okazis en 1947. En 1988 la turo renversiĝis, poste oni konstruis la nun videblan turon.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola, antaŭ la kapelon oni metis krucon en 1879. La fasado estas malsimetria. Super la enirejo situas blazono de Sankta Maria, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La sanktejo troviĝas en la orienta flanko. Interne la altaro estas ornamriĉa. Ties bildo prezentas kopion pri Madono en Innsbruck. La skulptaĵoj estis faritaj de Conti, kiu estis ŝtonoskulptisto.

Fontoj redakti

 
Interno de la kapelo