La Kapelo de Loreto (angle Loretto Chapel) estas kapelo en Santa Fe (Nov-Meksiko) konata pro ties unika spirala ŝtuparo, kiu estas elstara produkto de la ĉarpentado. La konstruaĵo kaj la konstruisto de la ŝtuparo estas konsiderataj kiel miraklo de la monaĥinoj.

Ekstere
La fama interna spirala ŝtuparo

Historio redakti

La rom-katolika episkopo Jean-Baptiste Lamy komisiis en 1872 pri konstruado de kapelo nomota Nia Sinjorino de Lumkapelo kaj kiun devis prizorgi la Monaĥinoj de Loretto. La kapelon planis la franca arkitekto Antoine Mouly en novgotika stilo, simile al Sainte-Chapelle (Sankta Kapelo) en Parizo.

La ŝtuparon konstruis nekonata ĉarpentisto el ne-indiĝena ligno. La ŝtuparo ŝajnas, ke ne apogas sin (ŝajne mankas centra apoga akso) kaj pendas en la aero. Pri la alveno, konstruado de tiu ŝtuparo estas ligitaj miraklaj, misteraj eventoj. La ŝtuparo havas 33 ŝtupojn, numero de aĝo, kiam Jesuo mortis.

Laŭ legendo, la ŝtuparon konstris Sankta Josefo mem responde al preĝado de monaĥinoj.

La kapelo nuntempe redakti

La kapelo nun funkcias kiel preĝejo, posedata de privata kompanio, kiu funkciigas hotelon en la proksimo. La enirado de la kapelo kostas 3 USD.