Kapelo Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Szekszárd)

La kapelo de Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Szekszárd.

Kapelo de
Sanktaj Johano kaj Paŭlo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szekszárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Germanoj konstruis la kapelon en 1740 por (laŭ la kredo) fari protekton kontraŭ fulmo, ŝtormo kaj hajlo. Unue oni konstruis la navon, poste la turon. En 1802 oni alkonstruis novan navon al la hospitalo, la malnova navo iĝis la sanktejo. La kapelo iĝis hospitala kapelo. Inter 1985-2000 oni renovigis ĝin.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas integrita laŭ la strato. Malgranda kupola parto aliĝas al la interno de la turo, kiu estas sube kvadrata, supre okangula. La navo estas rektangula paralelogramo, apude estas la sanktejo. Ĉe la turo estas skulptaĵo pri Sankta Floriano. Interne bildoj kaj ornamaĵoj kovras la murojn en 3 tavoloj.

Fontoj redakti