Kaporoj (el la franca vorto câpre kaj origine el la greka kápparis) estas la marinitaj burĝonoj de la "'Vera kapora arbusto"' (latine Capparis spinosa), kiu hejmas en suda Eŭropo, fakte en la tuta mediteranea regiono . Ekde la antikvaj grekaj kaj romiaj tempoj oni uzas ilin kiel gustodona aldonaĵo al manĝaĵoj, sed ankaŭ kiel sanigilo kaj amorigilo.

Biologio kaj utiligo

redakti

Kaporaj arbustoj kreskas laŭ speco en seka medio, aŭ eĉ en malprofunda mara akvo. La burĝonoj en grando de pizoj kreskas je etaj branĉetoj proksime de la folioj. La delikataj, blanke violaj floroj malfermiĝas nur unufoje dum mallonga tempo inter mateno kaj tagmezo.

La fermitajn burĝonojn oni rikoltas en printempo, krude ili ne manĝeblas. Unue oni lasas ilin dum unu tago, poste marinas ilin en salo, sala akvo, vinagro aŭ oleo. Dum tiu proceso ekestas kapora acido kaj glikozido, kiuj donas al la kaporoj sian spican guston.

Kaporoj por manĝo estu fermitaj, aspektu olivkolore ĝis bluece verde kaj estu laŭeble malgrandaj. Tre bonaj kaporoj venas el Francio, kie oni ordigas ilin laŭ grandeco en la kategoriojn "Nonpareilles" (etaj), "Surfines", "Fines", "Mifines", "Capucines", "Capottes" kaj "Communes" (grandaj). Ankaŭ la Lipariaj insuloj konatas pro bonaj kaporoj, aparte la insulo Salina, kie dum ĉiu junio okazas "kapora festivalo".

 
Marinitaj kaporoj de la grandeco "Surfines"

Manĝaĵoj

redakti

En varmaj manĝaĵoj oni aldonu kaporojn nur tute fine, ĉar iuj gusteroj en varmo rapide forflugas. Kaporoj storitaj en salo, kiujn oni preferas en itala kaj iberia kuirarto, unue devas esti lavataj en akvo, por perdi iom da salo. Por ne detrui la guston, oni uzu aldonajn spicojn nur tre singarde kaj laŭeble malmulte. Konataj manĝaĵoj kun kaporoj estas la itala "Vitello tonnato" kaj la germanaj Königsberger Klopse el la orient-prusa regiono ĉe la balta maro inter nuna Pollando kaj nuna Litovio. Ankaŭ tapenado el la Provenco ĉefe enhavas olivojn kaj kaporojn.

Bildoj

redakti