La KapricoKaprico de Gaudí (hispane Capricho de Gaudí) estas konstruaĵo desegnita de arkitekto Antoni Gaudí en 1883. Ĝi situas en la municipo Comillas, en Kantabrio (Hispanio).

Kaprico de Gaudí
Capricho de Gaudí

domo
Prezento
Stilo Modernismo
Tipo Ĝardena domo
Arkitekto Antoni Gaudí
Dato de konstruo 1883
Protekto Historia monumento ekde 1969
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Comillas
Geografia situo 43° 23′ 1″ N, 4° 17′ 34″ U (mapo)43.383669-4.292694Koordinatoj: 43° 23′ 1″ N, 4° 17′ 34″ U (mapo)
Kaprico de Gaudí (Hispanio)
Kaprico de Gaudí (Hispanio)
DEC
Kaprico de Gaudí
Kaprico de Gaudí
Kaprico de Gaudí
Situo de Kaprico de Gaudí

Map

vdr

Ĝia origina nomo estis Villa Quijano, sed ĝi estis popole alinomigita al Kaprico, ĉar ĝi estis konstruita laŭ volo de Máximo Díaz Quijano, bofrato de la Markizo de Comillas, kiu volis someran feriejon laŭ azia stilo. La konstruado okazis inter 1883 kaj 1885 kun helpa arkitekto Cristòfor Cascante i Colom. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1969. Ĝi situas apud la Palaco de Sobrellano.

La konstruaĵo iĝis restoracio en 1985 kaj en 1992 ĝi estis aĉetita de japana entrepreno Mido Development, kiu estas ties posedanto ĝis nun. De 2009 ĝi estas denove malfermita, kaj eblas ĝin viziti turisme.[1]

La Kaprico, kune kun la Episkopa Palaco de Astorgo (provinco Leono) kaj la Domo Botines en Leono estas la tri solaj verkaĵoj de Gaudí ekster Katalunio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti