Karbodeponejo estis stokejo por terkarbo destinita por la transporto laŭflue de la Ruhr kaj la tiea vendado.

Fine de la 18-a jarcento oni instalis la plej multajn karbodeponejojn lige kun la ekestanta regula ŝipiro sur la Ruhr. Esence karbodeponejo konsistis el fortikigita placo ĉirkaŭata de muro, kiu kuŝis tuj ĉeborde de la Ruhr, por ke la barĝoj povis albordiĝi tie por esti ŝarĝitaj per karboj. En la karbodeponejoj ekzistis apartaj stokoj por subdividi la stokitajn karbojn laŭ kvalito kaj deveno.

En la Ruhr-Regiono ĉiu minejo, kies karboj estis transportata laŭflue de la Ruhr, havis propran karbodeponejon por siaj karboj. Oni transportis la karbojn tien per ĉarumovagonetaro. Poste ankaŭ ekzistis unuaj fervojoj kiel la Muttentalbahn, kiuj transportis la karbojn el pluraj galerioj al la deponejo.

Pro la evoluigo de la Ruhr-Regiono per la fervojlinioj la sur-Ruhr-a ŝipiro perdis sian gravecon kaj kun ĝi la karbodeponejo.

Oni konservis kaj restaŭris la deponejon Nachtigall en Witten.