Kardico (provinco)
La provinco Kardico (greke Νομός Καρδίτσας - Nomos Karditsas) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 636 km² kaj dum la jaro 2001 havis preskaŭ 130 000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kardico. La teritorio estas parto de la historia provinco kaj moderna administra regiono Tesalio, kaj kovras ties sudokcidenton.
Eksteraj ligilojRedakti
- oficialaj paĝoj de la provinco (en la greka kaj angla)
- elaeraj bildoj de la provinco (priskriboj en la greka) Arkivigite je 2008-04-12 per la retarkivo Wayback Machine