Karl August Büttner

germana juristo kaj kortega konsilisto

Georg Friedrich Karl August BÜTTNER (naskiĝinta la 7-an de marto 1792, mortinta la 25-an de oktobro 1843) estis germana juristo, kortega advokato je Saksio-Vajmaro kaj registara konsilisto en Vajmaro. Patro lia estis la sekreta ĉambro-konsilisto Friedrich Carl Büttner.

Post frekvento de Vilhelmo-Ernesto-gimnazio li studis inter 1811 kaj 1814 ĉe la universitato de Jena jursciencojn. Li karieris ĝis kortega ĉefjuristeco porparolante por la urbo Vajmaro dum du kabinetaj periodoj kiel ano de la landa parlamento. Oni vokis lin en 1834 al la Landa Justicestraro (Landesjustizkollegium).[1]

Büttner estis samklasano de la goeta filo August von Goethe. Tiel fariĝis li, kun ties amiko Franz von Waldungen, kuratoro de la goetaj genepoj Wolfgang Maximilian von Goethe, Alma von Goethe kaj Walther von Goethe.[2] Post la morto de sia filo August en 1831 deklaris ilin Goeto universalaj heredontoj.[3] Pro ke en 1832 (kiam mortis Goeto) la nepoj maljam estis plenaĝaj, komence respondecis la kuratoroj pri ĉio.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. pri li ĉe "Neuer Nekrolog der Deutschen" - volumo 21, Vajmaro 1845, p. 933
  2. Ursula Brekle: "Johann Wolfgang von Goethes Nachfahren" - ĉe: Leipzig-Lese
  3. Carl Schüddekopf: Goethes Tod, Insel Verlag, Lepsiko 1907, p. 42