Karl Breuninger

germana fizikisto kaj esperantisto

Karl BREUNINGER (naskiĝis en 1944) estas germana emeritita fizikisto kaj esperantisto, kiu vivas en Germering, sudokcidenta antaŭurbo de Munkeno. Jam la patro estis esperantisto, sed ne transdonis la lingvokonojn al la filo, nur foje en la 1960-aj jaroj gaste kunprenis lin al Esperanto-kongreso. Iom poste Karl Breuninger memstare lernis la lingvon dum sia studado de fiziko en Stutgarto. Ekde la komenciĝo de la profesia vivo, li gvidas Esperanto-grupon en sia loĝloko, kiun frekventas ankaŭ membroj de la komunumoj Puchheim, Gröbenzell kaj aliaj loĝlokoj de la distrikto Fürstenfeldbruck. Krome li ankaŭ aktivas en la tradicia Esperanto-Societo Munkeno, kiu fondiĝis en 1891, nur kvar jarojn post la unua lernolibro de Esperanto, kaj do estas inter la tutmonde unuaj Esperanto-unuiĝoj. Karl Breuninger en sia domo gastigis la bibliotekon de la societo gxis printempo 2022, kaj en majo 2016 li kunorganizis la 93-an Germanan Esperanto-Kongreson en Munkeno, kadre de kiu festiĝis la 125-jara jubileo de la loka grupo, kaj honoriĝis ankaŭ lia propra esperantista aktivado.

Karl Breuninger
Persona informo
Naskiĝo 1944
Lingvoj germanaEsperanto
Okupo
Okupo fizikistoesperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eksteraj ligiloj redakti