Gröbenzell

komunumo en Bavario, Germanio

Gröbenzell estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 16 kilometrojn nordokcidente de la munkena urbocentro ĉe la rando de la marĉo de Graßlfing/marĉo de Dachau en la suprabavara distrikto Fürstenfeldbruck de la federacia lando Bavario. La suda komunumflanko senbreĉe kunkreskis kun la najbara komunumo Puchheim. La orienta komunumflanko rekte limas al la munkena urboparto Lochhausen.

Gröbenzell
Blazono
Gröbenzell (Germanio)
Gröbenzell (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Fürstenfeldbruck
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08142
Poŝtkodo 82194
Aŭtomobila kodo FFB
Oficiala Municipokodo 09179126
Politiko
Komunumestro Dieter Rubenbauer
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 4
Demografio
Loĝantaro 19717 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 3044/km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 11° 22′ O (mapo)48.211.366666666667Koordinatoj: 48° 12′ N, 11° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 506 m
Areo 6,36 km²
Oficiala retejo https://www.groebenzell.de/
vdr
urbodomo

Gröbenzell ŝatas esti konsiderata kiel ĝardenurbo, kio montriĝas antaŭ ĉio en anoncoj pri nemoveblaĵoj. ("Vivu pli bele en la ĝardenurbo Gröbenzell." [en la germana originalo "Schöner wohnen in der Gartenstadt Gröbenzell."])

Gröbenzell kiel politika komunumo fondiĝis en la jaro 1952. Tiam la (relative malriĉaj) urbopartoj de Munkeno, Puchheim, Olching kaj Geiselbullach unuiĝis en unu komunumo ĉirkaŭ la fervoja haltejo Gröbenzell. Gröbenzell estas unu el la "verdaj antaŭkomunumoj" de Munkeno, kun multaj unufamiliaj domoj, tri elementaj lernejoj, unu baza mezlernejo, unu liceo, kaj unu privata Valdorfa lernejo, kiu estis fondita kiel ido de la Valdorfa lernejo en la munkena urboparto Schwabing. En la industria teritorio troviĝas kaj vendejoj por konsumantoj kaj produktanta industrio kaj metiaj entreprenoj.

La 31-an de decembro 2008 la komunumo havis 19.357 loĝantojn[1].

Historio redakti

 
Malnova restoracio ĉe la fervoja haltejo
 
Restoracio en la nordo de Gröbenzell

Ĉirkaŭ 1560 la duko Albrecht la 5-a de Bavario konstruigis la "Gröbenhüterhaus" (Gröben-garddomo), kiu estis utiligita kiel landestra doganejo ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La unua dokumenta mencio de Gröbenzell okazis en 1725. Sekve de ĝi la nomo "Gröbenzell" devenas de la doganisto (Zöllner) de la Gröben-rivereto ("Gröbenbach") (pro tio "Gröbenzoll"). La "Gröbenhüterhaus" estis aparta domo apud la Gröben-rivereto, per kiu oni gvidis la novkonstruon de veturvojo inter Lochhausen kaj Olching. Tial la komunumoblazono montris doganan barilon super rivereto[2]. Nur meze de la 19-a jarcento ekestis la unuaj privataj loĝdomoj. La konstruo de la fervojlinio de Munkeno al Augsburg en 1840 kaŭzis fortan konjunkturon por torfministoj, kiuj nun povis vendi sian produktaĵon al la Reĝa Bavara Ŝtatfervojo, tial en novembro 1898 eĉ haltejo instaliĝis. Ĝis la Dua Mondmilito Gröbenzell estis precipe torfminista setlejo. Poste ekestis kelkaj (nun malkonstruitaj) domoj por translokiĝintoj kaj rifuĝintoj. Kiel politika komunumo Gröbenzell konstituiĝis nur en la jaro 1952. La tiel nomita moderna Gröbenzell naskiĝis en la 1960-aj kaj -70-aj jaroj kun la iama EIWO-Setlejo (nuntempe eŭfemisme nomata Alpenland-Setlejo), kiu enhavas ĉirkaŭ 250 vicajn domojn. Per tiu ĉi kaj sekvaj setlejoj Gröbenzell iĝis dormurbo por Munkeno.

Blazono kaj flago redakti

La blazono de Gröbenzell enkondukiĝis per decido de la komunuma konsilantaro en 1962 okaze de la jubileo de la dekjara ekzisto de la politika komunumo. Ĝi montras historie deduktitan blankan kaj bluan doganan barilon kaj malantaŭ ĝi bluan ondo-rubandon, kiu simbolas la Gröben-rivereton. La du ruĝaj heraldikaj rozoj maldekstre kaj dekstre ĉe la supra rando de la blazono simbolas la ĝardenurban karakteron de Gröbenzell. Samtempe la komunuma konsilantaro decidis pri la aspekto de la komunuma flago. La standardo estas laŭlonge dividita en blanka kaj verda partoj kun meze aranĝita komunumoblazono[3].

Vidindaĵoj redakti

 
"Russenbrücke" (ponto de Rusoj)
 
kirko Zachäus de Becker
 
kirko St. Johann Baptist
  • La ponto "Russenbrücke" (ponto de Rusoj) kun ornamo en secesi-stilo en la nordorienta komunumflanko estis konstruita en 1916 de Francaj kaj Rusaj militkaptitoj de la Unua Mondmilito de la tendaro Puchheim kiu troviĝis en la strato Zillerhofstraße, proksime de la strato Eschenrieder Straße. La interniga tendaro ekzistis de 1914 ĝis 1920 kaj estis (post Grafenwöhr) la dua plej granda en Bavario.
  • Ekde 1993 antaŭ la poŝtoficejo skulptaĵo forĝita el fero admonas pri 260 malliberuloj kaj al 80 Italaj militkaptitoj, kiuj tie ĉi dum la Dua Mondmilito devis fari devigan laboron[4]. Ĉiujare la 27-an januaro, la memortago pri la viktimoj de la nacia socialismo, antaŭ la skulptaĵo florkrono estas metita sur la teron je la 15-a horo.
  • Katolika preĝejo St. Johann Baptist, ekkonilo de Gröbenzell (kontruita en 1925)
  • Evangelia preĝejo Zachäus (konstruita en 1955)
  • Muzeo pri hejmlando kaj torfo[5] subtenata far la asocio "Gröbenhüter" ("Gröben-gardintoj"), kiu troviĝas en centra pozicio vidalvide la urbodomon en la tegment-etaĝo de la restoracio "Alte Schule" ("malnova lernejo").

Ekonomio kaj industrio redakti

 
semajna bazaro
 
Kirchenstraße (kirka strato)

En la orienta urboparto, apud la ĉefa interliga vojo al Lochhausen ekestis la industria kvartalo de Gröbenzell. Tie troviĝas – apud la kutimaj superbazaroj – diversaj metiaj kaj etaj industriaj entreprenoj.

En la urbocentro proksimume al la Kirchen- kaj Bahnhofsstraße (kirka strato kaj fervojstacia strato) troviĝis apud superbazaro kaj diversaj vendejoj, kelkaj bakejoj kaj sukerbakejoj. Tie estas cetere apotekoj, optikisto, frukt- kaj legomvendisto kaj diversaj kuracistoj kaj dentkuracistoj.

La bone vizitata, ĉiuvendreda semajna bazaro en la Rathausstraße (strato de la urbodomo) kun sia larĝa produktpaledo de viandoj kaj kolbasoj, fruktoj, legomoj, fiŝoj, floroj, fromaĝoj kaj panoj kaj aliaj riĉigis la komercaĵan oferton.

Sociologio redakti

En la komenco de la 19-a jarcento Gröbenzell ekestis el malfiksita ĉe-kolektivo de tre malriĉaj marĉ-setlejoj. Nuntempe la "ĝardenurbo" pli kaj pli fariĝas moderna, mult-kultura antaŭurbo. Por tio oni pli kaj pli konstruas malmultekostajn loĝejojn.

Trafiko redakti

 
Vido de la fervojstacio en la direkto de la preĝejo katolika

Gröbenzell estas ligita kun la aŭtoŝoseo A8 per la konektejoj Dachau/ Fürstenfeldbruck kaj Lochhausen/ Langwied, kaj per la konektejo München-Lochhausen/ Gröbenzell kun la aŭtoŝoseo A99.

En publika etdistanca trafiko Gröbenzell estas konektita kun propra haltejo ĉe la linio S3 (MammendorfHolzkirchen) al la reto de etdistancaj trajnoj de la Münchner Verkehrs- und Tarifverbund (Munkena Alianco por Trafiko kaj Tarifoj). Per ĝi oni atingas la munkenan urbocentron en ĉirkaŭ 20 minutoj. Krome estas busolinio al Lochhausen kaj Puchheim, kaj nokta buslineo al Pasing.

Politiko redakti

La komunuma konsilantaro de la politika komunumo Gröbenzell enhavas 24 seĝojn kaj ekde la lasta Bavara komunuma baloto je la 2-a de marto 2008 konsistas el:

Unua urbestro ekde la 13-a de decembro 2004 estas Dieter Rubenbauer (CSU).

Konataj Gröbenzell-anoj redakti

Scienco kaj ekonomio redakti

Arto kaj kulturo redakti

Politiko redakti

  • Reinhold Bocklet, advokato, eksa Bavara ŝtatministro por nutrado, agrokulturo kaj forstmastrumado, deputito de la Bavara federacilanda parlamento
  • Martin Runge, deputito de la Bavara federacilanda parlamento, publicisto

Ĝemelaj urboj redakti

Referencoj redakti

  1. Bayerisches Landesamt für Statistik und Datenverarbeitung – Fortschreibung des Bevölkerungsstandes zum 31.12. (Bavara Oficejo por Statistiko kaj Datenojprilaborado – Aktualigo de la loĝantarnombro je la 31.12.) [1] Arkivigite je 2017-02-01 per la retarkivo Wayback Machine germane
  2. Priskribo kaj historio de la komunumoblazono Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine de la "Domo de la Bavara Historio" germane
  3. Priskribo de la komunumoflago de Gröbenzell Arkivigite je 2020-08-24 per la retarkivo Wayback Machine germane
  4. Gedenkstätten für die Opfer des Nationalsozialismus. Eine Dokumentation, Band 1. Bundeszentrale für politische Bildung, Bonn 1995, ISBN 3-89331-208-0, p. 143 (Memorejoj pri la viktimoj de la nacia socialismo. Dokumentaro, volumo 1. Federacia centro por politika edukado, Bonn 1995, p. 143) germane
  5. Retejo de la torfmuzeo: [2] germane
  6. TU-München, katedro prof. Bayer, [3] germane