Karl Walther HAHN, nask. la 18-an de oktobro 1882 en Tharandt (Saksio), estis germana pedagogo, lernejestro kaj Esperantisto.

Karl Walther Hahn
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1882 (1882-10-18)
Morto 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (117-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hahn eklernis Esperanton en 1908. Li aktivis en pedagogiaj rondoj kaj verkis multajn rakontojn, fabelojn, fablojn kaj poemojn porjunularajn. Kunlaborinto de Nia Revueto, Aldonaĵo por la Junularo Esperantista al Heroldo de Esperanto. En 1927 li kontribuis la franc-lingvan artikolon "La correspondance internationale en Esperanto et l’education pour la paix" (Internacia korespondado en Esperanto por la paco) al verko eldonita de Bureau International d’Education en Ĝenevo. Pli malfruaj informoj pri lia vivo mankas.

Foto redakti

  • Nia Revueto n-ro 14 (719) (1932).