Karl Zink

Karl ZINK (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1910 en Mehlis, murdita la 6-an de septembro 1940 en Berlin-Plötzensee) estis germana komercisto kaj rezistanto kontraŭ naziismo.

monumento por Karl Zink je Ilmenau

Vivo redakti

Post transloĝiĝo de la familio de Zink al Ilmenau en 1917 li frekventis Goethe-lernejon. Pro tro altaj kotizoj li devis ĉesigi la lernejiradon kaj komencis trejniĝon komercistan en la vendejo gepatra. Paralele Zink estis lernanto ĉe la ilmenau-a komerclernejo. Krome li lernis en la patra ateliero fari fusilojn. Dum la Granda Depresio en 1929 la gepatra entrepreno bankrotis kaj Zink iĝis senlaborulo. En la jaroj 1930 kaj 1931 li estis voluntulo ĉe la ŝtata Nedeviga Laborservo (Freiwilliger Arbeitsdienst/FAD). En 1931 li aniĝis ĉe Komunista Partio de Germanio.

Post potencakiro de la nazioj Zink decidis aktive kontraŭagadi. Jam frue liaj agadoj estis ekkonitaj kaj la unua aresto estis en la jaro 1935-a. En aŭgusto 1935 li kondamnitis pro ŝtatperfido kaj membreco ĉe komunista partio je du jaroj. En 1937 li liberiĝis kaj revenis al Ilmenau. En 1939 sekvis la dua arestiĝo. La verdikto, eldirita fare de Karl Engert ĉe Popola kortumo (Berlino), estis je mortopuno. La ekzekuto okazis je Plötzensee.

Honoroj redakti

GDR honoradis lin en suda Turingio. En Ilmenau alinomitis strato Karlo-Aŭgusto-strato por li; la samo okazis en la naskiĝurobo Zella-Mehlis kie Friedrich-strato perdis sian nomon. Kelkajn jarojn postmilite porknabina lernejo en Ilmenau ekportis lian nomon: antaŭ ĝi troviĝas monumenta ŝtono por li. Ankaŭ stumbliga ŝtoneto metitis por li.

Literaturo redakti

Notoj redakti