Goeta lernejo (Ilmenau)

Goeta lernejo (germane: Goetheschule) estas ŝtata gimnazio en la universitata urbo Ilmenau, Germanujo (Herderstraße 44 = domo I). Kiel unu el tri lernejoj de nur tri lernejoj en Turingio ĝi ofertas matematike-naturscience specialigitajn klasojn kaj havas krome internulejon. La lernejo konsistas el du eroj, domo I (pli arbarproksime) kaj domo II (pli urbokerne). Speciala kunlaborado faratas kun Ŝtata integriglernejo en Großbreitenbach. Ofertatas tuttaga prizorgo de la infanoj. Lernejestras en 2021/22 Volker Rusch kaj viculante Robby Krämer.

Goeta lernejo
gimnazio en Germanio
Informoj
fondodato 1903
Situo
Geografia situo 50° 40′ 30″ N, 10° 54′ 29″ O (mapo)50.675110.908Koordinatoj: 50° 40′ 30″ N, 10° 54′ 29″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Herderstraße 44
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Goeta lernejo (Ilmenau) (Turingio)
Goeta lernejo (Ilmenau) (Turingio)
DEC
Goeta lernejo (Ilmenau)
Goeta lernejo (Ilmenau)
Goeta lernejo (Germanio)
Goeta lernejo (Germanio)
DEC
Goeta lernejo
Goeta lernejo
Map
Goeta lernejo
vdr
Goeta lernejo, domo II

Historio redakti

 
Domo I en 1958

La 12-an de oktobro 1903 municipa realisma lernejo malfermitis kio la unuan fojon ebligis akiron de maturiĝekzamensimila atestilo en Ilmenau. La komplekso estis komence en la malnova lernejkonstruaĵo ĉe Topfmarkt-foirejo malantaŭ la urbodomo aŭ en la ejo de la ĝis 2021 ekzistinta Ilmenau-kolegio. La 20-an de majo 1920 tiu ĉi lernejo iĝis konvertita al t.n. reforma mezlernejo, kie nun vere oni povis trapasi agnoskitan abiturientan ekzamenon. En 1922 la Goeta lernejo translokiĝis en la hodiaŭan konstruaĵon (domo I) proksime de la kuracbankvartalo en idilieca situo ĉe la arbara rando en la ilmenau-a sudo. La 20-an de oktobro samjare la instruigejo ricevis la nomon de Goeto kiu dum sia agadoj en Vajmaro oftege vizitis private kaj deĵore la urbon Ilmenau.

Je la fino de la Dua mondmilito la lernejkonstruaĵo funkciis kiel preventorio respektive lazareto. En la periodo de 1945 ĝis 1951, ĝi estis komence konvertita en kompletan lernejon por klasoŝtupoj inter 5 kaj 12. Post tio, ĝi denove estis rezervita sole por anoj de la klasoj 9 ĝis 12. En la periodo inter 1983 kaj 1991 nur la klasoŝtupoj 11 kaj 12 gastis ene de EOS (plilongigita mezlernejo de GDR). En 1963 estis unuafoje enkondukitaj specialaj matematikaj klasoj kiuj estis pligrandigitaj en 1981 por inkluzivi la sciencteknikan branĉon kaj daŭre ekzistas hodiaŭ. Ili ĝis nun reklamas la lernejon kaj varbas multajn interesiĝantojn. Post Turniĝo la tuto taŭgigitis je la nova uestgermana lernejsistemo iĝonte gimnazio.

Aldonitis al la kutima domo kompanio ĉe la periferio alia pli centra konstruaĵo de ĉe Karl-Liebknecht-strato (domo II), en kiu hodiaŭ estas instruataj la pli junaj gelerntoj ĝis la oka klasoŝtupo. Aktuale ses dekoj da instruistoj komisiatas pri la zorgado de ĉ. 600 gelernantoj.

Famaj lernintoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti