Karnavalo de Arlekeno

pentraĵo de Joan Miró

Karnavalo de Arlekeno (katalune: Carnaval d'Arlequí) estas pentraĵo sur kanvaso de Joan Miró realigita inter 1924 kaj 1925. Ĝi estas unu el la plej gravaj pentraĵoj de la superrealisma periodo de la artisto.

Historio redakti

Unu el la plej interesaj pentraĵoj de Miró dum lia superrealisma periodo estas sendube Karnavalo de Arlekeno (1925). Temas pri tute superrealisma pentraĵo kiu akiris grandan sukceson en la kolektiva ekspozicio « Peinture surréaliste » (Superrealisma pentrado) de "Galerio Pierre" (Parizo). Ĝi estis ekspoziciita flanke de verkoj de Giorgio de Chirico, Paul Klee, Man Ray, Pablo Picasso kaj Max Ernst.

Tiu pentraĵo estas konsiderata kiel apogeo de la superrealisma periodo de Joan Miró. Realigita de 1924 ĝis 1925, la majstro realigis ĝin dum ekonomie malfacila epoko de sia vivo kiam li suferis, interalie, de malnutrado kaj al kiu la temo de la verko estas ligita:

 
 Mi provis transskribi la halucinojn kiujn malsato produktis. Mi ne pentris tion kion mi vidis en sonĝo, kiel dirus hodiaŭ Breton kaj liaj kunuloj, sed tion kion malsato produktis: formon de tranco similan al tio kion sentas orientanoj 
— Joan Miró[1]

La ĉefaj personoj de la pentra komponaĵo estas aŭtomato kiu ludas gitaron kaj arlekeno kun grandaj lipharoj. Oni ankaŭ notas multajn detalojn el la imago dismetitaj sur la tuta pentraĵo: birdo kun bluaj flugiloj elirinta el ovo, paro da katoj ludantaj per lan-pilko, fluganta fiŝo, insekto eliranta el ludkubo, ŝtupetaro kun granda orelo, kaj, en la supra dekstra parto, oni vidas tra fenestro konusan formon supozatan reprezenti Eiffel-Turon.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Permanyer, Lluís (1978). “Revelaciones de Joan Miró sobre su obra”, Gaseta ilustrada (hispane), p. 46–47. 

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Carnaval d'Arlequin en la franca Vikipedio.