Kartvelia publika dissendejo

publika televida korporacio de Kartvelio

La Kartvelia publika dissendejo (kartvele საქართველოს საზოგადოებრივი მაუწყებელი, latinliterigite Sakartvelos Sazogadoebrivi mauts'k'ebeli) estas la publika televida stacio de Kartvelio, kiu komencis radiajn elsendojn jam en 1925 kaj televidajn en 1956, ambaŭfoje ene de Sovetunio, kiu malfondiĝis nur en 1991, tiel ke de tiam la elsendoj kontinuis en sendependa Kartvelio.

Kartvelia publika dissendejo
bildo
bildo
publika elsendado
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Kartvelio
Komenciĝo de elsendoj televidaj en 1956
Programa tipo Diversa
Posedata de Kartvelio vd
Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

Ekde 2005 la stacio estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Kartvelio akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 68 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 21 jaroj: tie efektive en tiuj jaroj jam tri-foje venkis kartvela kanto, en 2008 la kanto Bzzz (abela sono) de la grupo "Bzikibi", en 2016 la prezentaĵo Mzeo de Mariam Mamadaŝvili kaj en 2024 la kanto დედაჩემს de Andria Putkaradze.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
jen la aktuala kompania emblemo en la oseta, ĝi ankaŭ ekzistas abĥaze, armene, azerbajĝane, osete, angle kaj ruse: la kartvela, ĉefa emblemo videblas informkeste