Kastelo Beaumaris estas ruina kastelo en Beaumaris, Môn, Kimrio, kaj situas tuj apud Markolo Menai.

Kastelo Beaumaris
burgo [+]

Supermara altecom [+]
Koordinatoj53° 15′ 54″ N, 4° 5′ 22″ U (mapo)53.264908-4.08957Koordinatoj: 53° 15′ 54″ N, 4° 5′ 22″ U (mapo)
Areo0,06 km² (6 ha) [+]

Estiĝo1295

Kastelo Beaumaris (Britio)
Kastelo Beaumaris (Britio)
DEC
Kastelo Beaumaris
Kastelo Beaumaris

Map
Kastelo Beaumaris

Vikimedia Komunejo:  Beaumaris Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Beaumaris

Post sia konkero de norda Kimrio, Eduardo la 1-a (Anglio) konstruis serion da kasteloj por subpremi la kimrojn. Kastelo Beaumaris estis la lasta. Konstruado komenciĝis en 1295 kaj daŭris ĉirkaŭ 35 jarojn, kvankam post 1298 nur malgravaĵoj aldoniĝis: tiun jaron Eduardo forlasis la plejparton de la konstruado por ŝpari monon kiun li bezonis por militado en Skotlando. Tial turoj, pordegoj kaj enaj fortikaĵoj ne tute kompletiĝis. Malgraŭ tio, ĝi kostis 15 mil pundojn - grandegan sumon tiuepoke.

La ringofosaĵo ankoraŭ restas, kaj la kastelo viziteblas.