Kastelo Berteroda

La Kastelo de Berteroda (germane: Berterodaer Schloss) troviĝas en la eosta parto de Berteroda, kiu estas ekde 1994 urbokvartalo de Eisenach, Germanujo.

Kastelo Berteroda

ESA Bert Schloss1.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 1′ 39″ N, 10° 21′ 22″ O (mapo)51.027410.3562Koordinatoj: 51° 1′ 39″ N, 10° 21′ 22″ O (mapo)
Situo de Kastelo Berteroda
Information icon.svg
vdr
Kastelo Berteroda disde okcicente

HistorioRedakti

 
Vido disde sude kun restintaj muroj

En la jaro 1170 transdonis certa Poppo de Sonneborn la bienon "Bernwarterode" al la Abatejo de Fulda. Tiu ĉi klostro kunposedantis ĝis la tempoj de Napoleono Bonaparte. La el Mihla originanta nobela familio Hastall akiris en la jaro 1452-a la bienon; tiutempe ili jam diversloke en la Werra-tal posedantis. Berteroda sekve iĝis flanka sidejo de la familio, de la Diedorf-linio. Ĉar la agrikulturaj rendimentoj malgrandis en Berteroda la bienosinjoroj ofte milite aktivis. En 1832 ĉesis tiu ĉi dinastia linio maskle post Sittich de Harstall. Nun aliaj linioj heredis por baldaŭ poste vendi la tuton en 1869 al lokuloj.[1]

ArĥitekturoRedakti

La nuna kastelo estiĝis en 1626 sur masivaj fundamentaj muroj de antaŭulaj konstruaĵoj, inter kiuj nombriĝas ankaŭ la barelvolba kelo. Dum la Tridekjara milito marodis tie diversaj bandoj da dungosoldatoj; la ŝtelrompantoj eĉ ne ellasis la ŝajne sekurajn kastelojn de la landa nobelaro. La iama akurata aranĝo de la konstruaĵoj kaj de la bienejo ne plu klaras. Ankaŭ la iam defenda funkcio de la areo mallongis. La orienta flanko kun la hodiaŭa enirejo nur per antaŭmetita muraro protektiĝas. Intertempe ĉirkaŭas la muro etan parkon kaj maldirekte la bieno ricevis naturan protektilon vilaĝlagete kaj rojete (la torento nomiĝas Bober). Ĉe la norda flanko de la muro kastela estas malfrumezepoka krenelo kun en ŝtonon gravuritaj jarciferoj (1597).

Ĉe al okcidenta flanko oni antaŭmetis turon duonrondan, ĝuste je la plej malsekura loko de la burgo. La suda flanko hodiaŭ estas la plej ŝanĝita.

Sur la murojn de la teretaĝo konstruitis tradicia framskeleta etaĝo. La enskribitaĵo Anno 1626 supre de la ĉefa pordo ĉe la eosta flanko dokumentas la konstrufazon. La interno de la konstruaĵo tre ofte alikonstruitis. Servis la kastelo diversfunkcie, kiel loĝejo nobela, lernejo, gastejo, loĝejo burĝa. Intertempe gastis ene ankaŭ administraciejo de la vilaĝo. En la jaro 1869 pluraj kamparanoj aĉetis kaj la konstruaĵaron kaj la terenojn kaj dividis ĉion intersi. Post ampleksaj restaŭradlaboroj la lastajn jarojn la kastelo prezentas sin bele.

LiteraturoRedakti

  • Rainer Lämmerhirt: Die Geschichte der Familie von Harstall., Mihla 1990.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Rainer Lämmerhirt Das Harstallschloß in Berteroda. Herrenhöfe und Schloßbauten am Hainichrand. Werratal-Nachrichten. 1999, nr. 25