Kastelo Friedensburg

Kastelo Friedensburg (germane Schloß Friedensburg, antaŭe Burg Leutenberg) estas kastelburgo super Sormitz-valo apud Leutenberg en Germanujo. Ĝi estis rezidejo de la grafoj de Schwarzburg-Leutenberg, datumante el la frua 16-a jarcento. Hodiaŭ troviĝas en ĝi speciala kliniko pri dermatologio.

Kastelo Friedensburg

malsanulejo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 33′ 54″ N, 11° 27′ 33″ O (mapo)50.56511.45916667Koordinatoj: 50° 33′ 54″ N, 11° 27′ 33″ O (mapo)
Kastelo Friedensburg (Turingio)
Kastelo Friedensburg (Turingio)
DEC
Kastelo Friedensburg
Kastelo Friedensburg
Situo de Kastelo Friedensburg
Kastelo Friedensburg (Germanio)
Kastelo Friedensburg (Germanio)
DEC
Kastelo Friedensburg
Kastelo Friedensburg
Situo de Kastelo Friedensburg
Map
vdr

Historio redakti

La konstruhistorio de la burgo ekis en la 9-a jc kiam slavaj triboj instalis surmontete rifuĝburgon kontraŭ soraboj atakantaj disde eosto. Mezepoka burgo atestitis ekde la 14-a jarcento. Ĝi estis la sidejo de la en 1187 unuafoje menciitaj ministraj Lutenburg-oj. Poste sekvis posedante la grafoj de Schwarzburg-Leutenberg (inter 1362 kaj 1564). En la 16-a jarcento estis kontinuaj heredkvereletoj inter la Schwarzburg-oj, Leutenberg-oj kaj la grafoj de Orlamünde. Tio kaŭzis ke post la fino de ĉiuj tiaj malpacetoj oni nomis la ejon Pacburgon (laŭvorta traduko de la germana nomversio; unue skribe en 1718). Inter 1491 kaj 1525 reekis vigla konstruagado ĉeburge kaj tiam ĝi ankaŭ ricevis sian nunan aspekton. Sekve okazis pluraj fajregoj, ekz. en 1567, 1695, 1726, 1800 kaj 1934. Ĉi-lasta katastrofo ege damaĝis la eksteron kaj la internon (i.a. ankaŭ la kapelon). Post la rekonstruo ĝi servis (estante ekde 1935 en publika landa posediĝo) kiel feria hejmo kaj poste kiel domo de la GDR-registaro. Post lasta renovigo inter 1991 kaj 1993 ĝi servas kiel speciala malsanujo por dermatologio.

Literaturo redakti

  • Regina Resch, Alexander Resch: Thüringer Burgen. Verlag Resch, Meiningen 2007, ISBN 3-9810525-6-0.
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Dua eldono. Jenzig-Verlag, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 112.
  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Unua eldono. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 236–237.

Eksteraj ligiloj redakti