Kastelo Himeĵi

mezepoka japana kastelo en Himeĵi
Monda heredaĵo de UNESKO

La kastelo Himeĵi (japane 姫路城 [himeĵi-ĵo:]; Hepburn: Himeji-jō) estas elstara ekzemplo de difinita tipo de konstruaĵo konata kiel japana kastelo en la urbo Himeĵi, en gubernio Hiogo (malnove distrikto Ŝikito en provinco Harima), Japanio.

Kastelo Himeĵi
Kastelo
japana kastelo • hirayamajiro [+]

Koordinatoj34° 50′ 22″ N, 134° 41′ 37″ O (mapo)34.839444444444134.69361111111Koordinatoj: 34° 50′ 22″ N, 134° 41′ 37″ O (mapo)
Areo1,07 km² (107 ha) [+]

Estiĝo1346

Kastelo Himeĵi (Japanio)
Kastelo Himeĵi (Japanio)
DEC
Kastelo Himeĵi
Kastelo Himeĵi

Map
Kastelo Himeĵi

Vikimedia Komunejo:  Himeji Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Temas pri unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de la mezepoka Japanio. Registrita kiel monda kulturheredaĵo de Unesko en 1993 (multaj konstruaĵoj estis nomumitaj Nacia Trezoro) kaj grava kultura trezoro de Japanio, ĝi estas unu el la tri ankoraŭ ekzistantaj lignefaritaj kasteloj en la lando. Ankaŭ nomebla Hakuro-ĵō (japane 白鷺城; kastelo de la blanka ardeo) pro sia blanka ekstera tegaĵo [1][2].

Epizodoj de la kastelo redakti

La kastelo ofte aperas televidile. La kialo estas simpla: kiam ajn fikcia filmado okazas (ekz. historia dramo: Abarembō Shōgun), la produktistoj kompreneble sin turnas al tiu mirindaĵo kiu estas cetere la plej bone konservita en la lando.

En la filmo de James Bond, You Only Live Twice (1967), James Bond surteriĝis la placon (San no Maru Hiroba) de la kastelo per helikoptero. La filmado damaĝis muron per ŝurikeno. Post tio, eksterjapanaj filmadoj estis ne permesataj ĝis nun.


Referencoj redakti

  1. Bornoff, Nicholas. (2000) The National Geographic Traveler: Japan. Washington: National Geographic Society, p. 256–257. ISBN 0-7894-5545-5.
  2. (2000) Eyewitness Travel Guides: Japan. New York: Dorling Kindersley Publishing, p. 200–203. ISBN 0-7894-5545-5.

Eksteraj ligiloj redakti