Kastelo Osterstein (Gera)
Kastelo Osterstein (germane Schloß Osterstein) troviĝas en Gera-Untermhaus (Germanujo). Grandparte temas pri pereinta kastelo.
Kastelo Osterstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 50° 52′ 51″ N, 12° 3′ 47″ O (mapo)50.8807361112.06302222Koordinatoj: 50° 52′ 51″ N, 12° 3′ 47″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
HistorioRedakti
Kastelo Osterstein estis impona vidindaĵo de la urbo Gera kaj donis sian nomon al la nuna urbokvartalo: "Unter dem Hus (=malsupre de la domoj)" iĝis "Untermhaus". Ekde 1560 konstruitis renesanca rezideja kastelo tie, kie estis antaŭe burgo konstruita sur fundamentoj de bronzepoka rempararo. Ĝis mallonge antaŭ la fino de la Dua mondmilito loĝis surloke anoj de la dinastio Reuß. En la 6.4.1945 la kastelo detruitis ege per bombaviadiloj kaj forbrulis komplete. La altvalora meblaro kaj ne plu reprodukteblaj eroj de la princaj artkolektoj pereis. La ruinojn oni eksplodigis en 1946/48 respektive en 1962.
Konservitis nur gvatturo, kiu ricevis poste konusan spajron kaj servas kiel belvidejo. Krome ekzistas ankoraŭ restaĵoj de ekonomiaj ejoj. Sur la ebenaĵo de la ĉefaj kasteleroj faritis gastejo por ekskursantoj.
RekonstruprovojRedakti
En 1993 malkovritis ĝardena halo kun belaj stukaĵoj. Poste oni ankaŭ taŭgigis salonojn por ekspozicoj artaj. Amikara societo speciale okupiĝas pri la refarado de la areo. Oni ankaŭ sukcesis reaperigi parton de la iama kastela ĝardeno.