Kastelo Weitersroda

Kastelo Weitersroda (germane: Schloß Weitersroda) estas en 1478 konstruita kavaliroburgo en Weitersroda, urbokvartalo de Hildburghausen en Germanujo.

Kastelo Weitersroda

Weitersroda-Schloss.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 26′ 1″ N, 10° 46′ 26″ O (mapo)50.433510.7739Koordinatoj: 50° 26′ 1″ N, 10° 46′ 26″ O (mapo)
Situo de Kastelo Weitersroda
Information icon.svg
vdr
Kastelo Weitersroda en Suda Turingio
Voluto kaj turniĝanta koloneto ĉe intradoso porda en Kastelo Weitersroda

HistorioRedakti

Historio kaj detaloj konstruajRedakti

Datumas la plej malnovaj kastelaj partoj el la 15a jarcento. Al tiu ĉi unua konstrufazo apartenas la uesta trietaĝa parto de la longa konstrukorpo. La al la vilaĝo spektanta nordokcidenta fasado karakterizitis per ŝtupara turo kaj pordegtransirejo; ĝin fermas en la sudokcidento ŝtupogablo kaj stara orielo. Ampleksas la orielo en la unua supra etaĝo krucripvolbon kaj en la dua supra etaĝo volbon stelforman. La helika ŝtuparo ene de la ŝtuparturo faritis laŭ historia spindelkonstrumaniero el masiva sabloŝtonaj ŝtupoj. En la turo ĉefe tri fenestroformoj troveblas: malgrandaj, simplaj senvitraj rondaj (kiujn oni povus fermi per ĝisduone separitaj pafilegajkugloj), kvarangulaj fenestroj (kiuj estas romboforme oblikvigitaj por sekvi la deklivon) kaj suprege en la turo (ĝuste malsupre de la segmenta trabaro) tri rondaj fenestroj kun vitro. La fenestromalfermaĵoj formas, pro la turvandodikeco, po profundajn fenestroniĉojn. La intradosoj de la pordoj kondukantaj je la diversaj etaĵoj kiel ankaŭ aliaj pordaj kaj fenestraj intradosoj en al renesanca konstruaĵo estas ŝtupigitaj kaj kavigitaj kaj ornamitaj per volutoj (respektive pli malsupre per kolonetoj).[1] Dua ronda turo oriente terenfalis en la mezo de la 20a jarcento kaj ne plu rekonstruitis. Tiu ĉi parto estas plejparte farita el naturŝtono, kio donas al la tuto burgosimilan etoson. Interne en la unua etaĝo de la renesanca parto en la direkto de la korto estas promenejo laŭlonge de la fenestraro kun niĉoj kun po unu fenestroparo. Al la ĉambroj ĝi separiĝas per trabfakaĵa mureto. La framskeletaĵo de tiu ĉi vando belegas per malorda skulptaĵo. Disde la kastela korto tiu ĉi konstruaĵero alireblas tra diamantkvadra portalo el la 17a jarcento, tra kiu oni povas atingi halon kun krucripvolbo kaj centra diamantkvadrakolono.

En la nordeosto la renescanca parto kontinuigatas per pli nova, duetaĝa konstruaĵero kun masive masonita teretaĝo kaj framskelekta supra etaĝo. Grejsoportalo portas la jardaton 1890. Eoste je la korta flanko tuj apudas kelkaj fundamentaj muroj kaj kelo-alirejo - de la iama bierfarejo. Aliaj alkonstruaĵoj intertempe estis forigitaj. La uestan finon de la kastela korto formas stalo el la moderna epoko.

Konstruaktoj de la Duklando Saksio-Hildburghausen en la Ŝtata arkivo de Meinnigen atestas ke Kastelo Weitersorda je al fino de la 17a jarcento enkorpigitis en pli granda konstruprojekto okaze de la plialtrangigo de la citita teritorio je dukujo. Al tiu ĉi projekto (kiu portis la nomon "Henriettenthal") apartenis ankaŭ la nuna vilaĝa preĝejo kaj ĉaskastelo estinta tuj kontraŭe ĉe la nuna Schloss-strato. Post la malkonstruo en 1890 restis nur la orienta baroka pavilono restaŭrita fare de la lignoskulptisto Andre Max Müller[2]. Nuntempe li mem loĝas surloke. Pli norde venas la tiama plezurĝardeno kies iama etendiĝo postspureblas ankoraŭ per danke al la murorestoj. La teritorion uzatas ekde 2010 kiel konstruzono por individuaj loĝdomoj.

 
Supro de la helika ŝtuparo en la ŝtupara turo de Kastelo Weitersroda

Utiliga historioRedakti

La nuntempa proprieto klarigas la utilighistorion jene: La praula galerio de la kastelaj senjoroj de Weitersroda imponas: de la konstruinto unua Eucharius von Heseberg, tra la artŝatanta porcelanaĵfaristo kaj princo Eugen ĝis la bierfaristo Carl Vetter; dum GDR-tempo la popolproprieta entrepreno "Gebäudewirtschaft" kaj la agrikultura produktadkooperativo "Befreites Land" sekvis.

NunoRedakti

Ekde 2008 posedantas la kantisto, kabaredisto kaj ĵurnalisto Florian Kirner la burgon kiu disponigas la tuton i.a. je artista loĝadprojekto. Pluse baldaŭ akiritis kune kun Thomas Stöckerl, kastelenloĝanto, kaj la amerika-tajlanda artistino Ruth Pongstaphone bierfara kaj gasteja konstruaĵo kontraŭe la la kastelo; ĝi uzatas por kulturaĵoj, ekspozicioj, diversaj spektakloj. Instalitis surloke ankaŭ la t.n. Kulturknajpo.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. "Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens - Herzogtum Sachsen-Meiningen II. Band" de Prof. Dr. P. Lehfeld & Prof. Dr. G. Voss, Gustav Fischer, Jena 1904
  2. Hejmpaĝo de Andre "Max" Müller
50.43348910.773891