Kastelo de Nemours

muzeo en Francio

La kastelo de Nemours situas en la franca regiono Francilio ĉirkaŭ 80 km-ojn sude de Parizo. Preter la kastelo fluas la rivero Loing.

Kastelo de Nemours

Historio redakti

La unuaj sinjoroj verŝajne unue starigis kastelon sur la tuj apuda monteto, ĉar la nuntempa tiea kvartalo de la urbo nomiĝas "Le Châtelet" (t.e la kasteleto). Sed konstruo de kastelo pli malsupre ĉe la rivero Loing pravigis sin, ĉar la loko estis transirejo de la rivero antaŭ konstruo de ponto. La unuaj ŝtonoj de tiu ĉi kastelo datiĝas de 1120.

Dum la Centjara milito ĝi estis kaptita de angloj en 1420, sed liberigita en 1437 de Jacques d'Anjou.

Ĉi tie, en 1585 dum Francaj militoj pri religio, estis subskribita la Traktato de Nemours inter Henriko, duko de Guise, kaj Katerino de Mediĉo. Tiu traktato ratifis la progreson de la Katolika Ligo kaj ordonis al protestantoj forlasi la reĝlandon.

Arkitekturo redakti

La kastelo ricevis tre malmultajn modifojn dum la historio. Nur dum la 15-a jarcento la tiuepoka sinjoro Jacques de Armagnac truis fenestrojn en la ĉefturo por igi ĝin pli vivagrabla. Kaj meze de la 17-a jarcento, la enirejo de la kastelo estis ŝanĝita por rigardi al la honorkorto kaj valorigi la monumentan peronon. La kastelo estas do bona ekzemplo de mezepoka kastelo bone konservita. La ĉefturo estas kvadrata kaj havas rondan tureton en ĉiu angulo. La honorkorto estas ĉirkaŭita de domoj, kiuj konstituas la historian lokon de la urbo kun la mulejoj, la eklezio kaj la kvartalo de klerikoj.

La kastelo-muzeo redakti

La kastelo estis kastelo-muzeo inter la jaroj 1903 kaj 1999. La ekspozicioj montris ĉefe fajencojn de la revolucia epoko, monerojn, medalojn... Post aranĝo, la muzeo remalfermiĝis al publika vizito fine de 2007 per ekspozicio de pentrartisto Zao Wou Ki.