Zao Wou-Ki (ĉine; 1a de Februaro 1920 – 9a de Aprilo 2013[1]) estis ĉin-franca pentristo. Li estis membro de la Académie des Beaux-Arts en Parizo.[2] Zao Wou-Ki gradiĝis el la Ĉina Akademio de Arto en Hangĝoŭo, kie li studis kun Fang Ganmin kaj Vu Daĝu el 1935 ĝis 1941. Poste li translokiĝis al Parizo, kie liaj unuaj ekspozicioj estis laŭditaj de Joan Miró kaj Pablo Picasso.

Zao Wou Ki
Persona informo
趙無極erfd
Naskiĝo 1-an de februaro 1920 (1920-02-01)
en Pekino
Morto 9-an de aprilo 2013 (2013-04-09) (93-jaraĝa)
en Nyon
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per komplikaĵo vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko FrancioParizo vd
Ŝtataneco FrancioRespubliko ĈinioTajvano vd
Alma mater Académie de la Grande Chaumière • Ĉinia Arta Akademio vd
Subskribo Zao Wou Ki
Familio
Dinastio Zhao clan of Dagang vd
Edz(in)o May Zao • Françoise Marquet-Zao • Xie Jinglan vd
Profesio
Alia nomo Chao, Wu-chi • Zhao, Wuji • Tsao, Wou-ki vd
Okupo pentristo • litografisto • poŝtmarkdesegnisto • desegnisto • artisto vd
Verkado
Verkoj April-September 1987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkoj de Zao, influitaj de Paul Klee, estas orientataj al abstraktismo. Li nomis ilin per la dato en kiu li finigis ilin, kaj en ili, amasoj de koloroj ŝajnas materiigi kreantan mondon, kiel Praeksplodo, en kiuj lumo strukturas la pentraĵon. Li laboris formatojn en triptikoj kaj diptikoj. Kvankam lia verkaro estas stile simila al tiu de la abstraktaj ekspresionistoj kiujn li renkontis dum veturoj al Novjorko, li estis influita de Impresionismo. Zao Wou-Ki asertis, ke li estis influita de la verkoj de Matisse, Picasso kaj Cézanne.[3][4]

Referencoj redakti

  1. "Zao Wou-ki, la puissance du geste". Le Monde.fr . Le Monde. 9a de Aprilo 2013. Alirita la 8an de Aŭgusto 2021.
  2. Biografio de Zao Wou-ki (1920 - 2013) en Applicat-Prazan - Paris
  3. Leymarie, Jean. (1979) Zao Wou-ki. Rizzoli. ISBN 0847801802.
  4. (1957) “” 154, p. 152. 

Eksteraj ligiloj redakti