Kastoria

urbo en Okcidenta Makedonio, Grekio
(Alidirektita el Kastorio)

Kastoria (greke Καστοριά [ kastɔˈrja ], albane Kostur(i), bulgare / makedone Костур Kostur , turke Kesriye , arumane Kastoria) estas urbo en nordokcidenta Grekio kaj municipo de la samnoma distrikta regiono en Okcidenta Makedonio [1][2].

Kastoria
setlejo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 52100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 548  (2021) [+]
Loĝdenso 219 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 21° 16′ O (mapo)40.51813055555621.268761111111Koordinatoj: 40° 31′ N, 21° 16′ O (mapo) [+]
Alto 630 m [+]
Areo 57,3 km² (5 730 ha) [+]
Kastoria (Grekio)
Kastoria (Grekio)
DEC
Situo de Kastoria
Kastoria (Kastoria)
Kastoria (Kastoria)
DEC
Situa mapo de Kastoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kastoria [+]
vdr

La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de la lago Kastoria (Orestiada), 50 kilometrojn nordokcidente de Kozano, 142 kilometrojn okcidente de Tesaloniko.

La ĉefa ekonomia sektoro de la urbo estas la peltindustrio. En la dua loko estas turismo. Krom antikvaj konstruaĵoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj, turistoj estas allogataj de butikumado, precipe aĉetante peltajn mantelojn el natura felo.

Kastoria ankaŭ estas la centro de la Kastoriana Metropolo de la Greka Ortodoksa Eklezio. Unu el la ĉefaj vidindaĵoj de la metropolo estas la monaĥejo de la Sankta Dipatrino Mavriotissa, fondita en 1082, situanta 3 kilometrojn de Kastoria ĉe la bordo de la lago.

Referencoj

redakti
  1. Darling, Janina K.. (2004) Architecture of Greece. Westport, Conn.: Greenwood Press. ISBN 0313321523. OCLC 54500822.
  2. Granitsas, Margot, "Kastoria, City of Mink", The New York Times, 1984-06-03. (en-US)

Eksteraj ligiloj

redakti