Katakomboj de Parizo

muzeo en Francio
(Alidirektita el Katakombo en Parizo)

La Katakombo (el kiu formiĝas vortoj per Kata-) en Parizourba ostejo originale estis ŝtonminejo. Dum la konstruado de la urbo ekde la mezepoko, Parizo bezonis ŝtonojn en granda kvanto. Ĉar la ter-naturo estas skisto kaj kalkŝtono, la konstruistoj uzis la plej proksiman materion. Kun sia tuta strukturo, la Pariza Katakombo longas 300 kilometrojn.

Katakomboj de Parizo
Catacombes de Paris
muzeokatakombo
Estiĝo 1787
Malfermo 1809
Lando Francio vd
Situo 14-a arondismento de Parizo
Adreso Place Denfert-Rochereau
Situanta sur Placo Denfert-Rochereau • avenue du Colonel-Henri-Rol-Tanguy
Poŝtkodo 75014
Situo
Geografia situo 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo)48.833972.33245Koordinatoj: 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo)
Katakomboj de Parizo (Parizo)
Katakomboj de Parizo (Parizo)
DEC
Katakomboj de Parizo
Katakomboj de Parizo
Situo de Katakomboj de Parizo
Map
Katakomboj de Parizo
Retejo https://www.catacombes.paris.fr
vdr
Ostejo

Dum la Franca Revolucio kaj la militoj, la tombejoj de Parizo fariĝis tro malgrandaj do la galerioj fariĝis ostejoj. Hodiaŭ, oni vizitas la Ostejojn de Parizo.

Strato de la verda vojo, tie kun inundo

Kiam oni marŝas en la katakomboj, oni vidas panelojn ĉu "Rue Varesse" (Strato Varesse) ĉu "Rue de la voie verte" (Strato de la verda vojo), kreitajn por sciigi kie oni estas. Tiuj nomoj estas ĉu nomoj de stratoj en Parizo ĉu kreitaj por la Katakombo. Ĉar estas akvo en la profundo de la pariza subgrundo, kelkaj galerioj estas inunditaj.

Kataamo redakti

 
Kataamanto

Ekde la jaroj 1980-aj, iuj homoj ŝatas travagi kaj esplori la malnovajn galeriojn. Sed la leĝo tion ne akceptas ekde la 2-a de Novembro 1955 kiam la ĉefurbo decidis malpermesi viziti sen oficiala permeso la katakombojn de Parizo. La polico kontrolas la katakombajn vagantojn kaj povas ilin aresti.

Estas du tipoj de Katakombisto. La unua estas tiuj kiuj travizitas la galeriojn por plezuro kun respekto de la ejoj kaj de la objektoj. Kutime, estas artistoj kiuj pentras aŭ skulptas kelkajn murojn por krei ian formon de Katakomba kulturo. La dua estas personoj kiu venas por detrui la ejojn aŭ murgrafi nature kun la plezuro spiti la malpermeson.

Kata-? redakti

En la kultura mondo de la katakombo, homoj kutimas enmeti la vorteron "kata" antaŭ la aliaj vortoj por formi kata-vortprovizon. Tiuj vortoj evidente estas en la franca lingvo. Ekzemple (kun esperanta traduko):

  • Cata-tefê (Kata-tofes) : festo en la katakombo
  • Cata-resto (Kata-resto) : Retoracio en la katakombo
  • Cata-course (Kata-kuro) : ĉu temas pri kataisto kiu tre bone konas la galeriojn kaj kuras de unu loko al alia, ĉu pro la proksimeco de la polico temas pri homoj kiuj forkuras ĉar ili malvolas pagi 60€ da monpuno.

Ligoj redakti