Placo Denfert-Rochereau

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Denfert-Rochereau (pariza metrostacio) kaj Denfert-Rochereau (stacidomo).

La Placo Denfert-Rochereau, iam konata kiel Place d'Enfer, estas publika placo en la 14-a arondismento de Parizo, Francio, en la kvartalo Montparnasse, en la interkruciĝo de la bulvardoj Raspail, Arago, kaj Saint-Jacques, kaj la avenuoj René Coty, Général Leclerc, kaj Denfert-Rochereau, same kiel ĉe la stratoj Froidevaux, Victor-Considérant kaj de Grancey. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej gravaj placoj de la maldekstra bordo de la rivero Sejno.

Placo Denfert-Rochereau kaj Leono de Belfort centre.

La placo nomiĝas laŭ Pierre Denfert-Rochereau, franca komandanto kiu organizis la defendon dum la Sieĝo de Belfort dum la Francia-Prusia Milito (1870–1871). Ĝi estas dominata de kopio de la statuo Leono de Belfort (pli malgranda versio de la originala Leono de Belfort en Belfort) fare de Frédéric Bartholdi.

La placo estas la loko de la muzeo de la Katakomboj de Parizo. Ĝi estas ofte startejo aŭ konkludejo el kiu eliras aŭ eniras manifestacioj kaj protestomarŝoj en Parizo. La placo estas ankaŭ la loko priskribita en la fono de la komenco de la tria akto de La Bohème de Puccini.

Publikaj transportoj redakti