Frédéric Auguste Bartholdi

(Alidirektita el Frédéric Bartholdi)

Frédéric Auguste BARTHOLDI naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1834 en Colmar en la franca departemento Haut-Rhin, sed pasigis sian infanaĝon en Parizo. En 1853, li faris sian unuan skulptaĵon, la Generalo Rapp, por la urbo Colmar. 21-jaraĝe li longtempe vojaĝis kun amikoj en mezoriento. Li malkovris la tieajn gravajn malnovajn konstruaĵojn kiuj forte influos lin.

Frédéric Auguste Bartholdi
Persona informo
Naskonomo Frédéric Auguste Bartholdi
Aliaj nomoj Amilcar Hasenfratz
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1835 (1835-08-02)
en Colmar, Haut-Rhin,  Francio
Morto 4-an de oktobro 1904 (1904-10-04) (69-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Subskribo Frédéric Auguste Bartholdi
Familio
Edz(in)o Jeanne-Emile Baheux
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
Verkoj Fontaine Bartholdi
Fontano de Bartholdi
Statuo de Libereco
Fontaine Roesselmann
Leono de Belfort
vdr
La Statuo de Libereco de la bazo
La Leono de Belfort

De 1857 ĝis 1871, li skulptis multajn verkojn, inter ili la unuan version de la statuo de libereco, projekto farota kiel lumturo por la kanalo de Suez.

En julio 1870, Francio komencis militon kun Prusio, dum kiu Bartholdi estis oficiro en Naciaj gvardistoj. La sekvonta paco donis lian naskiĝan regionon al Germanio. Korvundita li foriris en Usonon. Lia unua skulptaĵo farita tie, nomiĝis "La malbena Alzaco". Li komencis la statuon de la libereco en 1875 kaj en 1880 Francio oficiale donacis la statuon al Usono, kaj ĝi estis inaŭgurata la 28-an de oktobro 1886. Li mortis la 4-an de oktobro 1904.

Verkoj redakti

Aliaj famaj skulptaĵoj